TTT-ejo de UEA

Aŭtoroj el kvar generacioj

Amoj kaj amantoj. Edgard Jamart (1929). Debrecen: Debrecena E-Societo, 2000. 60p. 21cm. EUR 5,40.
Amparolo. Novelaro. István Nemere (1944). Skövde: AI-fab-et-o, 1997. 80p. 2lcm. EUR 6,30.
La bato. Lena Karpunina (1963). Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 125p. 21cm. EUR 12,60.
Eraro. Stig Jacobson (1913). Skövde: AI-fab-et-o, 1998. 52p. 2lcm. Ilus. EUR 4,80.

N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001

La batoj de la vivo tute ne malmoligis la koron de Lena Karpunina. La aŭtorino de La bato ne strebas veki kompaton, nek priskribas kruelaĵojn. Ŝi ne ĝuas suferojn nek provas ĝuigi ilin al ia leganto.

La rakontaro estas fluo de rememoroj pri la infaneco forrabita, ŝparema, sindefendema, tro frue plenkreskiga: "... oni lasu nin elmigri en Amerikon. Ni ne volas vivi en ŝtato kiu ĵetas nin surstraten!! Pli mallaŭte! Se vi tiel parolados oni malliberigos vin!" Tiel ĉi interparolas la gepatroj. Kaj jen la paroloj de la instruistino: "Ho, vi kretenoj! Degenerintoj! Estas vana klopodo igi pensi tiujn ĉi pajlkapulojn!"

Mirinda varmeco fluas de ĉiu paĝo; homamo, kiu ne disigas apudulojn je dekomence bonaj kaj malbonaj. Karpunina patrinece, tamen sen ioma sukeraĵo, kreas siajn heroojn, ĉu malmolkorajn, ĉu digne kuraĝajn, ĉu vere kompatindajn. Kaj la amo ĉion venkanta, kiu fontas el la rusa animo, helpas la homojn vivi hominde la vivon hundindan de eks-Sovetio, mondo neniam revenonta, nek iam forgesota.

Soleco, deziro de miraklo: jen la ĉeftemo de István Nemere. Liaj novelanoj fuĝas, vivas solece, esploras internan memon, serĉas amon, la signifon de la vivo. Enviinda vivsoifo de la aŭtoro elvokas Jesuon el la urba katedralo kaj irigas Lin meze de la vivo. Jen Li eniras hazardludejon por poste feliĉigi malriĉulojn, jen Li vizitas maljunulinon. Biblia profeto aperas antaŭ junaj geedzoj. En aliaj rakontoj okazas ankaŭ miraklo sin kaŝanta malantaŭ ĉiutagaĵoj: la eterna interaltiro de du solaj animoj...

Stig Jacobson esplore vagas tra mallumaj etaĝoj de la homa subkonscio. La okazaĵoj de liaj rakontoj disvolviĝas subite. Misteraĵoj eniras la vivon seninvite, trude. La duonbiblia reĝo Ahaŝvero estas pridemandita en nuna policejo. La fluo de historiaj sinsekvaĵoj turniĝas reen: korktirilo estas elpensita kaj kreita antaŭ la boteloj. Jen ŝtono kovrita per elĉizita runa skribo. Subite la esploristo malkaŝas ĝian enigmon: li mem elĉizis la runojn antaŭ jarmilo. Al tiu ŝtono en alia rakonto iom similas foruzita teko plena de skribaĵoj. Ĝi transiras de-man-al-mane kaj neatendite ŝanĝas la vivovojon de iu posedanto.

La kaŝtukon de eksterrealeco, de supernaturaĵoj kvazaŭ trairas la rakonto "Gloris". Mirinda juna ĉevalo ribeliĝas kontra sia sorto, kontraŭ la sklaveco, mastreco de homo. Forta estas la memfida vagabondo ĝin aĉetinta, Martins. Li, ne la ĉevalo, iĝas vera sklavo: sklavo de duboj, maltrankvilo kaj dumnoktaj enorelaĵoj. Poste venas antaŭokulaĵo kaj fine la morto.

Kion kunhavas la tri verkistoj tiom malsamaj? Nur lingvon riĉegan, vivan kaj trafan. Ne ilo ĝi estas, sed la aero kiun enspiras la homaj kreaĵoj surpaĝe vivantaj.

La libro de Edgard Jamart, Amoj kaj amantoj, estas altvalora sciigilo pri tio kial kaj kiel homoj amas kaj amoras. Per multenombraj ekzemploj ĉerpitaj el la historio de la homaro kaj antikva literaturo, la aŭtoro esploras ĉiujn facetojn de la amo kaj amoro. La verketo strebas ĉirkaŭbraki dikegan faskon da problemoj, tial kelkaj citaĵoj helpos sendube ekopinii pri la libro:

"Romantika amo ŝajnas esti afero de la pasinteco." "Verkadi pri amo foje kaŭzas malplezuron." "La viro kaj virino estas sensivaj vivuloj, kiuj deziras pli ol manĝi, trinki aŭ gajni monon: ili volas karesi, kisi, esti dorlotataj kaj travivi plenan volupton." "En la moderna tempo deco ŝajnas eksmoda." "Oni ne imagas la amon sen la uzo de la buŝo." "Teorie amo estas grandanima sento, kiu honoras la homon, kiu spertas ĝin."

Yenovk Lazian ~ Francio

 

Reen al:

Amparolo István Nemere La bato Lena Karpunina
Er ar o Stig Jacobson Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo