TTT-ejo de UEA

Inter hom-vrakoj kaj teroristoj

Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen. Trevor Steele. Vieno: Pro Esperanto, 1994. 148 p. 23 cm. 30 gld. La floroj de l’ krepusko. Serĝo Elgo. Prilly: LF-Koop, 1995. 168 p. 21 cm. 29,10 gld.

Juna anglo, instruisto de la germana lingvo, iras al Germanio por deĵori kiel sociala helpisto: jen Mark Bryant, protagonisto de Apenaŭ papilioj… Li ne nur eniras novan fakon, sed samtempe ekiras la vojon de esploro de si mem, de siaj kunhomoj, kaj de la ebla ĥimero – la senco de la vivo. Pro plej miksitaj motivoj, li akceptas postenon de provizora estro de socialhelpa hejmo, kie loĝas viroj, plejparte slavoj, kiuj pro la vivo-sorto kaj koncentrejaj hororoj fariĝis hom-vrakoj. Dum la hejmestro provas helpi la virojn kaj dum ili mem provas elturniĝi, oni kredas senti la homecon de la hejmanoj kaj la homan kreskon de la estro. Jen fascina kaj pensiga verko, kadrita de eventoj kaj cirkonstancoj nekutimaj, tamen kredeblaj.

En La floroj de l’ krepusko, post la murdo de vicministro pri armeo diversaj policaj taĉmentoj klopodas malkovri la farintojn, membrojn de terorista grupo. Inspektoro Kramer turnas sin por helpo al prof. Pruvost, specialisto pri la historio de terorismo en la 19-a jarcento, sed ankaŭ suspektato. La aŭtoro lerte plektas manplenon da personoj en la intrigon, enmiksante ideologiajn diskutojn kaj vivecajn dialogojn. Li kaptas kaj tenas lingvo-lerte la atenton ĝis la fino. Unue mi emis pensi ke la aŭtoro iom malkredinde pentras teroristojn kun miksitaj infaneco kaj sang-avido. Tamen, mi timas ke li eble pravas.

Apenaŭ papilioj… estas mozaiko el epizodaj fragmentoj iom-post-iome kuniĝantaj, en stilo flua kaj elvoka. Dum la romano de Steele temas esence pri persona evoluo, Elgo donas ĉefe politikan-ideologian framon en kiu la roluloj reliefigas la kontrastajn ideojn de memsufiĉa burĝeco kaj fuŝforma revoluciemo. La floroj…, same en tre glata stilo, estas malpli kohera, pro manko de centra rolulo kaj pro pli supraĵa pentrado de personoj – sed la aŭtoro ŝajne intence rakontas tiel pri malkoheruloj. En ambaŭ verkoj estas kelkaj neologismoj, sed ĝenerale ne tro ĝenaj, krom hodiaj kaj morgaj anstataŭ hodiaŭaj kaj morgaŭaj ĉe Elgo. Mi dubas pri la neceso de la Elgo-aj hato (malamo), mediatoj (amaskomunikiloj) kaj vespereo (vespera festo).

Ambaŭ verkoj estas legindaj. Tamen, en mia memoro aparte longe restos Apenaŭ papilioj…, kun Mark Bryant kaj la "hantata" Jakub Matejko.

Bruce Crisp (Kanado)

 

Reen al:

Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen Trevor Steele La floroj de l' krepusko Serĝo Elgo
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo