TTT-ejo de UEA

Nekutima romano

Manuel de Seabra: Ĉu vi konas Blaise Cendrars? 86 p. IEM, Vieno 2007.

En la Esperanta romanarto superregas kelkaj kategorioj. En fruaj epokoj ofte temis pri verkoj ideaj aŭ idealismaj en iom eksmoda stilo. En la lastaj jardekoj krimromanoj, ofte sen tre altaj pretendoj literaturaj, okupis ampleksan parton.

Inter la relative malgranda parto, kiu ambicias iom pli, dominas tradicia rakonta stilo. Eĉ kiam la lingvo estas eksperimenta, la strukturo kaj verka tekniko ofte restas pli klasika. Kaj malofte oni trovas realisman rilaton al nia moderna socia kunteksto.

La tria Esperanta romano de Manuel de Seabra estas alia. Ĝia temo tuŝas politikon de ĵusa epoko – la militadon de portugaloj en Angolo kaj la vivon de junaj homoj en malfruaj jaroj de faŝismo. Pri juna viro en tiu ĉi kunteksto verkas de Seabra per tekniko mozaike modernisma, kie alternas kaj fojfoje miksiĝas scenoj el diversaj lokoj kaj tempoj. La aŭtoro fidas je granda kapablo kaj preteco ĉe la leganto por mem interpreti la rilatojn kaj imagi la subtekston. Ĝuste tia fido maloftas ĉe aliaj Esperantaj verkistoj.

En la kadra rakontofadeno Konrado, la protagonisto, kuŝas atendante malrapidan morton post dismembriĝo pro eksplodinta mino sur la Angola savano. Tiu fadeno tamen estas nur eta parto de la verko. En ĝin plektiĝas du ĉefaj fadenoj: ĉiutagaj travivaĵoj de la portugalaj soldatoj en la Angola milito, kaj amafero de Konrado dum liaj studentaj jaroj. Ambaŭ estas bone scenigitaj. La unuan oni sekvas sen gravaj problemoj spertante la angoron kaj fremdecon de la soldatoj. En la dua aperas multaj dialogoj inter Konrado kaj Nelly, filino de riĉa patro. Tiuj interparoloj estas tre elvokivaj sed ankaŭ enigmaj. Mia imagpovo ofte ne sufiĉas por vere kompreni, kion pensas la duopo sub tiuj fragmentaj replikoj. Jen kaj jen eĉ nebulas, kiu diras kion. Tamen mi preferas ĉi tian dialogon ol platan interŝanĝon de informoj, kie ĉio eksplicitas.

"Estas bone dormi kun iu, kiun oni amas reale."

"Kun problemoj?"

"Vi maltrafis la trajnon."

"Nur la Mezepokon."

"Kaj oni daŭre ŝajnigas, ke ni estas homidoj."

Kvankam la partoj kie prezentiĝas tiu amafero vere plaĉas al mi, tamen mi ne sukcesas formi tre vivan imagon pri Nelly, la amatino. Male, la mio Konrado iom post iom ekhavas pli klaran konturon. Li estas malriĉa intelektulo, ne tre iniciatema, kiu amas Blaise Cendrars. Libro de tiu svis-franca poeto, perdita sur la savano, iĝas elirpunkto de originala kaj interesa rakonto pri interŝanĝado de libroj kun nekonata angola gerilano.

Ne eblas legi ĉi-teman romanon sen pensi pri verkoj de António Lobo Antunes, precipe Os cus de Judas. Oni tie ja retrovas kelkajn komunajn ingrediencojn, tamen ne tre simile traktitajn.

Ĉu vi konas Blaise Cendrars ne estas tre ampleksa kaj tamen enhavas relative multe. Eble iuj eroj povus prefere forfali por lasi spacon al plia profundiĝo de aliaj. Ekzemple aperas kelkaj paĝoj iel proze poeziaj, kiuj konsistas ĉefe el aero. Tamen sume mi trovas la verkon grava, ĉefe pro la malofteco de kompareblaj provoj en Esperanto. Ĝi estas romano kiu postulas ion de sia leganto, sed kiu rekompencas tiun, kiu pretas legi aktive.

Sten Johansson

 

 

 

Reen al:

Ĉu vi konas Blaise Cendrars? Manuel de Seabra Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo