TTT-ejo de UEA

Kie boacoj vagadas

junio 1967


Kie boacoj vagadas, de Eija Salovaara. Eld. Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj, 1967. 69 p. 21 x 15 cm. Originala novelaro. 4,56 gld.*

Aperis originale verkita en Esperanto novelaro de finna verkistino Eija Salovaara. La 70-paĝa libreto ”Kie boacoj vagadas” enhave frapas ĉiun per impresoplena rakontmaniero, same kiel ŝia rakonto en la kolekto "Sub la signo de la verda stelo”. La libro estas dediĉita al la amata kaj neforgesebla lando de la noktomeza suno. Traleginte la novelaron oni ne povas diri, ke tiu aŭ alia novelo estas la plej bona. Ili ĉiuj tenas la atenton de leganto, kiu sopiras al eleganta kaj kolorplena stilo. La peniko, per kiu E. Salovaara pentras la belecon de la naturo kaj la solecon de la vastaj laplandaj arbaroj kaj senfinaj arktaj ebenaĵoj, estas imitinda por multaj niaj verkistoj. La horna sorto, superstiĉo kaj mistiko ĉe la loĝantoj de Laplando estas la ĉeftemo.

Stanisław Świstak (Pollando)

 

Reen al:

Kie boacoj vagadas Eija Salovaara Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo