TTT-ejo de UEA

Ĉielarkaj Esperantaj libroj

Julian Modest

Ĉielarka estonto.
Carmel Mallia. Berkeley: Bero, 2002, 111p. 21cm.
ISBN 1882251342. Prezo: € 12,90.

La malta revo.
Frans Sammut. El la malta trad. Carmel Mallia. Novjorko: Mondial, 2007, 309p. 23cm.
ISBN 9781595690647. Prezo: € 19,50

Mi ne konis la nomon de Carmel Mallia, sed kiam mi ricevis liajn librojn Ĉielarka estonto, romanon, originale verkitan en Esperanto, kaj La malta revo, romanon de Frans Sammut, tradukitan en Esperanton, mi eksciis, ke Mallia estas konata esperantisto kaj malta verkisto, kiu aperigis plurajn verkojn en Esperanto.

Kiel bulgara kaj Esperanta verkisto mi estas konvinkita, ke en Esperanto devas esti pluraj originalaj verkoj: romanoj, novelaroj, dramoj, poemaroj, ĉar ili riĉigas nian relative junan literaturon kaj helpas la evoluon de la lingvo. Bedaŭrinde la originalaj Esperantaj verkoj ne abundas kaj malmultaj estas la nuntempaj verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Tial Carmel Mallia vekis mian atenton kaj estimon al li.

Lia romano Ĉielarka estonto estas unu plia koloro al la bildo de la originala Esperanto-literaturo. Ĝi ne nur riĉigas nian literaturon per la temo, sed ankaŭ montras parton el la historio de Malto. Mallia priskribas la malfacilan vivon de la maltanoj dum la Dua Mondmilito. La romano ne estas ampleksa. Ĝi konsistas el 23 mallongaj ĉapitroj. La aŭtoro esploras la vivon de unu familio dum la milito kaj tra la okuloj de siaj herooj li prezentas la terurajn militajn okazintaĵojn. La juna pentristo Fredu Flores ekamas la konatan francdevenan baletistinon Celestine, sed kiam Flores forveturas por lerni pentroarton en Romo, Celestine iĝas edzino de doktoro Michel Bru, amiko de Flores. Kiam Fredu Flores revenas, li komprenas, ke Celestine jam estas edzino de Bru. Okazas akcidento kaj Celestine mortas. Flores edziĝas al la nevino de doktoro Bru, Miriam.

La milito furiozas kaj la insulo estas senĉese atakata de malamikaj aviadiloj. Dum tiuj ĉi atakoj pereas multaj homoj kaj sur la terura fono de la milito Mallia priskribas siajn heroojn kaj iliajn suferojn. Bedaŭre la aŭtoro ne sukcesis klare kaj detale priskribi la heroojn. Iliaj karakteroj restas iom palaj. La psikologiaj portretoj de la rolantoj estas supraĵaj. La legantoj ne povas profunde enpenetri en la karakterojn. Mallia ne sukcesis transdoni la emociojn, dubojn, esperojn kaj motivojn por la ago de la herooj. Nur Miriam estas iom pli bone priskribita. La aŭtoro montras ŝin kiel kuraĝan virinon, sed ankaŭ tiu ĉi trajto de ŝia karaktero ne estas sufiĉe reliefigita kaj pruvita per variaj momentoj kaj epizodoj el ŝia vivo.

En la romano estas ĉapitroj, kiuj ne rilatas rekte al la temo de la verko kaj ŝajnas iom superfluaj, ekzemple la epizodoj kun la frenezulo kaj la pilgrimo al la sanktejo Ta’Pinu sur la insulo Ghawdex.

Carmel Mallia tamen sukcesis per Ĉielarka estonto sugesti al la legantoj la absurdon de la milito. Milito ne nur pereigas senkulpajn homojn, sed ankaŭ ruinigas domojn, urbojn, homajn animojn. La loĝantoj de Malto kuraĝe defendis sin kaj ili estas la venkintoj en tiu ĉi terura milito.

Carmel Mallia ankaŭ tradukis la ampleksan romanon La malta revo. Laŭ mi la tradukado estis streĉa kaj malfacila laboro. De la antaŭparolo la legantoj ekscias, ke al la Esperanto-traduko kontribuis krom Carmel Mallia ankaŭ la konata esperantistino Marjorie Boulton kaj verŝajne la eldonisto Ulrich Becker.

La malta revo priskribas la malfacilan kaj penan vivon de unu el la plej konataj figuroj – Mikiel Anton Vassalli (1764-1829) kiun oni nomas “la patro de la malta nacio”. Vassalli naskiĝis en vilaĝo kaj devis trairi longan vojon por eduki sin. De nekonata junulo li iĝis lingvisto, studis orientajn lingvojn en la Universitato en Romo kaj verkis vortaron kaj gramatikon de la malta lingvo, eldonis libron kun proverboj.

La verkisto Frans Sammut elektis la membiografian formon por sia romano. La ĉefheroo Vassalli rakontas rekte al la legantoj sian vivon, siajn suferojn kaj travivaĵojn. Per vastaj monologoj kaj meditoj la aŭtoro montras la animon, la karakteron de sia heroo, prezentas liajn kuraĝon, ambicion kaj firman decidon realigi siajn celojn.

Kompare kun la originala romano Ĉielarka estonto la stilo de la tradukita romano estas multe pli bona kaj pli elokventa. La lingvaĵo estas riĉa kaj kolora. Ŝajnas al mi, ke forte senteblas la lingvohelpo de d-rino Boulton.

La celo de La malta revo estas montri al la Esperanto-legantoj la historion de la malta popolo kaj la vivon de unu el la plej elstaraj lingvistoj de Malto. Tamen, kiel mi jam menciis, verkoj, tradukitaj el naciaj lingvoj en Esperanton ne multe helpas al la Esperanta literaturo. Pere de ili la legantoj informiĝas pri diversaj naciaj literaturoj kaj kulturoj, sed pli gravas tio, kion originalan Esperanto donos al la monda kulturo

1288 (2) Februaro 2015

 

Reen al:

Ĉielarka Estonto Carmel Mallia Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo