TTT-ejo de UEA

Mildaj voĉoj plenigas vakuon

Ĉu vi aŭdis, ke… Katalin Smidéliusz. Szombathely: la aŭtoro, 1994 (dua, korektita eldono). 65p. Libro + kasedo. 36,30 gld

Ĉiuj scias ke la parolado, kvankam pli grava ol la skribado, ŝajnas iom neglektata de multaj E-instruistoj. Oni do trovu metodojn por tuj paroligi la lernantojn, kaj igi ilin kompreni aliajn personojn. Tial oni devas ankaŭ lerni kiel kompreni aŭdatan tekston. La Internacia Ekzameno de ILEI/UEA ne pretervidas tion: ĝiaj testoj inkluzivas ekzercon pri kompreno de teksto aŭdata/legata. S-ino Katalin Smidéliusz samopinias pri la graveco de aŭda kompreno; ŝi tial disponigas al la tuta esperantistaro praktikan helpilon.

La lernilo ne instruas pri gramatiko, sed proponas ekzercojn por elprovi sian aŭdan kompren-kapablon. La enhavo konsistas el tekstoj verkitaj de la aŭtorino, novaĵoj el radio kaj el la magazino Monato, i.a. pri vegetara vivmaniero, la potenco de reklamado, "almozkupono", "Telefonokarto limigas vandalismon", "Dum unu semajno en dudek-metra puto", horoskopo ktp.

Voĉoj ne-unutonaj kaj mildaj aŭdigas la tekstojn de la kasedo, kaj la lernanto, poste, respondas la demandojn de la akompana libreto. La lernilo estas kompleta, ĉar en la libreto troviĝas la tekstoj de la kasedo, la respondoj de la demandoj ktp. Eĉ tiu kiu ne posedas magnetofonon, povas leg(ig)i la tekstojn, kaj poste respondi la demandojn.

La lernilo de la Cseh-instruistino Katalin Smidéliusz plenigas grandan vakuon, mankon de tiaj lerniloj. Estas evidente ke ĝin posedu ĉiu esperantisto, lernanto aŭ instruisto.

Gbeglo Koffi (Togolando)

 

Reen al:

Ĉu vi aŭdis, ke ... Katalin Smidéliusz Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo