TTT-ejo de UEA |
La arto donas sencon al nia vivo Zdravko Seleš Julian Modest. Dancanta kun ŝarkoj. Originala
novelaro. Dokumenta Esperanto-Centro. Đurđevac (Kroatio), 2018. 114
p. Prezo ĉe UEA: 9,00 € Nia elstara verkisto
Julian Modest eliras antaŭ la Esperanta legantaro kun sia dekkvina
memstara eldono, la novelaro Dancanta kun ŝarkoj. Mi komencos per la
komenca novelo Budapeŝta aŭtuno – 1956, al kiu ni povas
ligi la sammotivan novelon La perdita domo. En la unua novelo la
aŭtoro ne rakontas, kio okazis en Budapeŝto 1956 – ja ni ĉiuj
scias pri tio – sed ĉe ni li elvokas specifan emocion, rakontante el la
vidpunkto de infano, de la knabino Eva, kiu „naskiĝis post la lasta
mondmilito, kiu por ŝi estis io malproksima kaj nekomprenebla, sed Eva
memoris kaj eterne memoros ion, kio similis al milito kaj kio postlasis en
ŝia animo cikatrojn, kvazaŭ de tranĉilo, kiuj delonge
fermiĝis, sed ankoraŭ estas malglataj, por ke Eva neniam forgesu kion
ŝi travivis.” Kiel infano Eva ne komprenis kio okazadas, ŝi nur
rimarkadis la eventojn ĉirkaŭe, kaj kio okazis, tion ni ekscias el la
reago de la patrino de la murdita junulo Piŝta. La perdita
domo estis perdita en la sama,
1956-a jaro, kiam István kun siaj gepatroj fuĝis el Hungario. Kvankam
ĉiuj legantoj verŝajne ĝis la fino atendos iun feliĉan
solvon, ian konsolon de Infanujo, la fino estas kruele realisma kaj iomete
simila al scenoj ĉe Kafka: „Jam ŝajnis al li, ke li serĉas
ion, kio neniam ekzistis, kaj li nur imagis aŭ sonĝis, ke kiam li
estis infano, li loĝis ĉe la strato Molnar en Budapeŝto.
Verŝajne li neniam loĝis en tiu ĉi urbo. Jen la arto de novelo –
iamaniere ni scias la tutan rakonton de István kaj liaj gepatroj, iliajn timojn
kaj esperojn, sed Julian Modest ĉion ĉi nur skizis, kaj la senton de
homo, kiu perdis siajn domon kaj patrujon, perditan homon en la momento de lia
memvido metis en la centron. Julian Modest pli ŝatas la modestajn, ordinarajn
vivojn kaj neordinarecon en ili, kiun nur li vidas, ĉar li observas la
aferojn siamaniere. Tiel en la noveloj Dankesprimo, Du biletoj por
teatro, Kristnaska kafo kaj Patrino la aŭtoro rakontas pri
malgrandaj faroj, kiuj ŝanĝis ies vivon kaj kiujn oni ne forgesas,
ĉar temas pri iaspecaj destinaj okazaĵoj. La plej granda nombro de la
noveloj montras bonan konon pri la homaj psikologio kaj animo, eĉ se temas
pri iaspeca hiperboleca, fantazia okazaĵo, kiel en la novelo kies titolo
donis la titolon al la libro mem − Dancanta kun ŝarkoj. En
ĝi la dancanto kun ŝarkoj, kio estas tre danĝera maniero
perlabori monon, efektive tion plu faras ne nur pro la profito. La dancanto kun
ŝarkoj ne opinias sin „aventuristo aŭ serĉanto de ekstremaj
travivaĵoj”. Li/ la aŭtoro eĉ iom ironie konkludas la
novelon: „Mi opinias, ke la tuta homa vivo estas dancado kun ŝarkoj kaj
ĝuste en tio konsistas la vera feliĉo.” Se homo al homo estas
ŝarko (en la latina proverbo: lupo), tiam senti la potencon super
ŝarkoj, veraj ŝarkoj (?), povas esti vera feliĉo. Eksterordinara situacio okazas en la novelo La bebo,
kiam la patron, 55-jarulon, lia filo riproĉas pro dudek jarojn pli juna
amatino. La amatino restis graveda, la patro deziras, ke ŝi abortu, poste
ke ŝi donu la infanon por adopto, sed, finfine, kiam ŝi tion faris,
li ekkonsciis, ke li faris eraron – ankaŭ tiu bebo estas lia filo! Mi ĝuis la bonan rakontadon de Julian Modest en
ĉiuj noveloj de ĉi tiu libro. Belegaj estas La kuraĝa Hasan,
kie la historio kaj mito interplektiĝas kun la nuntempo, kaj Ora cervo,
en kiu malriĉa ĉasisto tiom estimas la naturon, ke li ne deziras
mortpafi „belegan estaĵon” nomitan Ora Cervo, kvankam li bezonas
monon por la operacio de la propra edzino. Ne rerakontante la novelon La senĉesa
veturado, mi nur citos la vortojn, kiujn la artisto, filmreĝisoro,
diris en intervjuo pri la titolo de sia filmo Timo kaj amo: „La timo sidas
en ni ĉiuj depost la naskiĝo ĝis la morto. Ni portadas ĝin
kiel valizon. Ni timas la eternon. Ni ne povas alkutimiĝi, ke nia vivo
− kompare al la eterno − daŭras nur minutojn. Konstante ni
serĉas ian sencon en ĉio, eĉ en tio, kio ne havas sencon. Pere
de la filmoj kaj literaturo ni donas sencon al la mondo, en kiu ni vivas.”
Bonega respondo, unu malgranda eseo! Ne nur amuza, sed filozofiema literaturo,
la arto. Jen, la plej grava kredo de
Julian Modest, jen kial verkas Julian Modest – li volas doni sencon al la
mondo, en kiu li vivas; li kredas, ke la arto donas sencon al nia vivo. Kaj lia
novelaro, lia novelarto tion konfirmas.
Reen al:
|