TTT-ejo de UEA

Gutoj de eliksiro

Disaj gutoj. Versaĵoj. Henri Vatré. Saarbrücken: Iltis, 1989. 83p. 21cm. 30,60 gld.

Naŭ poetoj. Div. aŭtoroj, red. Kálmán Kalocsay. Saarbrücken: Iltis, 1989. 74p. 21cm. 33,60 gld.

Eldoninte la faman Dekdu poetoj en 1934, Literatura Mondo ekpresis novan poemkolekton kun po ne multaj verkoj de naŭ junaj lirikistoj. La antologieto finpresiĝis en 1938, sed ĝi neniam atingis la publikon. La libroj, binditaj aŭ ne, iĝis hejtpapero pro la dummilita sieĝo de Budapeŝto. Ili ĉiuj – minus unu, kiu kuŝis funde de kolomana libroŝranko ĝis 1973 – nutris hejman fajron. Nun, post 51 jaroj, la libreto fenikse proponas sin al la poeziama publiko.

La kvaliton kaj legindon garantias la iama budapeŝta kaj la hodiaŭa saarbruka eldonejoj. Se iu ankoraŭ dubas, jen listo de la verkintoj kun indiko de nombro de poemoj en Naŭ poetoj kaj en la dua eldono de Esperanta antologio; la tria kolumno montras kiom da eroj samas en ambaŭ kolektoj:

NP EA ambaŭ

Juliette Baudin-Vatré 5 – –

N. Ĉulitis 5 – –

Grindel Falk(onbriĝ) 6 1 1

Ludmila Jevsejeva 4 11 3

Martin Strümpfel 9 4 4

V. G. Sutkovoj 2 1 1

R. Swietoszewski 5 – –

Karl Vanselow 3 2 –

Saint-Jules Zee 11 7 7

________________ ___ ___ ___

sume 50 26 16

Videblas, ke du trionoj el la lirikistoj meritis kaj ricevis lokon en Esperanta antologio. La ceterajn legis nur voremaj flamoj. Malpli ol triono de la poemoj estis ĝis nun konata de la esperantistaro. Nu, certe indas konatiĝi kun ili, almenaŭ por ĝui tiajn perlojn, kiel ĉi tiu, fare de Ĉulitis:

Pluvetadas . . .
Monotona melodio lama –
gutfrapado, hor' post hor' la sama.
Pluvetadas . . .
Lamas ankaŭ penso, kaj ekmutas.
Sole pluvo gutas, gutas, gutas . . .
Pluvetadas . . .

Disaj gutoj prezentas sesdekon da versaĵoj verkitaj de Henri Vatré dum sesdeko da jaroj. Duono jam publikiĝis ie-tie (el ili, kvar en Esperanta antologio), ekzemple la pastiĉoj el Specimene. Li poemis ne tre abunde, tamen ĉiam plej esprimive, plej imago-tikle kaj sens-ekscite. Kiel skribis en "Antaŭbabilo" profesoro Waringhien, temas pri "disaj gutoj, jes, sed de eliksiro!" Specimene oni legu la koncizan "Folifalo":

La brizo mole lulos
betulajn branĉojn
dum la folioj
jam flavaj falos lante
kun niaj iluzioj.

Por fini mian recenzon mi gratulas la eldoniston de ambaŭ kolektoj laŭ la maniero . . . de Henri Baupierre:

Kun naŭ poetoj
mi gildas, sed ne gildis
ĝis disajn gutojn
aldonis kaj eldonis
sinjor' Artur E. Iltis.

Georgo Kamaĉo (Hispanio)

 

Reen al:

Disaj gutoj Henri Vatré Naŭ poetoj
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo