TTT-ejo de UEA

Steletoj anstataŭ ŝtonoj

Dolĉe-amare. Emile Van Damme. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1990. 87 p. 21 cm. 13,80 gld.

Dolĉe-amare bele titolas grizecan poemaron. Bedaŭrinde, relative bonaj sociaj temoj ne sufiĉas por verki bonan socian poezion: la aŭtoro neglektas forman poluradon kaj ŝajne ne scias ke sen form(al)o kaj ritmo ne eblas poezii. Poemoj estu iom oblikvaj, malkiel ĉe Van Damme, tro rektaj, tro senperaj – tro prozaj. La libro aspektas kiel prozo aŭ – pli precize – kiel misverkita/misfabrikita poezio. Bonaj poetoj allasas ununuran intonacion, ununuran legomanieron, ununuran disversigon, sed multaj poemoj en Dolĉe-amare dismeteblas laŭ via prefero kun la sekva intonaci-modifo. La sola kaj tre ofta sintaksa akrobataĵo konsistas en metado de la subjekto finen de frazoj. Kie la vort-kareso, fajlado, cizelado? Kie la vort- kaj sintaks-ekspluato cele al belo?

La aŭtoro nereteneble amatoras. La verkista tekniko pli ol travideblas (ekz. Via nomo, p.36; Moris" Baranoviĉ", p.37), kaj tion ni povas nur bedaŭri: Ĉernobil (p. 44) kaj L"imago (p.17) estas veraj (kaj belaj!) poemoj en prozo, arbitre dishakitaj de la aŭtoro. Almenaŭ du aliaj poemoj el Dolĉe-amare tre poeziecas: Sunsubiro (p.52) kaj Sunsubiro aŭtuna (p.53). Ili montras la vojon al estonta pli profesia Van Damme. Ankaŭ Kokinbredejo (p.31) kaj Socia hierarkio (p. 40) estas du vere bonaj sociaj poemoj . . . sed venis fino al lia latino. Aliaj sociaj poemoj en la libro facile idealigas la suferantojn per kontrastoj iel artefaritaj (Sidante antaŭ glaseto, p.38; Bilardĉampioneco, p.39; L'enmigrinto, p.45), aŭ per Baghy-eca siropismo (Fe-fabelo, p.62).

Emile Van Damme iel sugestas pri la franca poeto Jacques Prévert, sed sen vort-ludoj kaj tekniko. Nia originala poeto ne atingas la postulendon, ĉar li verkas tro haste, tro senpolure: "Sistemon, poet', sistemon/ Unue la ŝtonojn nombru/ Nur poste kalkulu stelojn". Domaĝe!

Antonio Valén (Hispanio)

 

Reen al:

Dolĉe-amare Emile van Damme Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo