TTT-ejo de UEA

La malfruo de flugo 267

Durankulak. Sabira Ståhlberg (1969). Varna: Bambu, 1998. 78p. 20cm. EUR 8,70.

La libron mi vidis sur la redaktora skribotablo. Eta libro blua. Verko de iu Sabira Ståhlberg, ĝis nun konata al mi ĉefe kiel talenta redaktorino de Kontakto kaj movada aktivulo. Kio povus esti? "Ĉu mi rajtas recenzi ĝin?" mi demandis. "Jes," respondis la redaktoro. La posta tago estis la tago de la Granda Vojaĝo, kiam mi forlasis Roterdamon por traflugi kiel blanka birdo la ĉielon -- al Londono, Novjorko, Hartfordo. La libreto dormis, glimis eĉ, en mia teko.

En la trajno al Amsterdamo mi malfermis ĝin. Durankulak -- mistera urbeto inter stepo kaj marĉo. Mi ensorĉiĝis. Mi ensorĉiĝis tiel ke la insistaj snufoj de la pala, malvarmumiĝinta junulino, kiu sidis en la trajno tuj apud mi (tro tuj), fariĝis magiaj muĝoj, la zumo de la trajno estis sovaĝa muziko, kaj la urĝaj sonoroj de la porteblaj telefonoj ŝajnis nur la harmonia bojado de Durankulakaj hundoj.

En la flughaveno Schiphol, mistera vento blovis trans la polderoj, skuante la teron kiel viŝtukon kaj la aviadilojn kiel vintrajn foliojn. Oni devis fermi la alteriĝejojn. Mi eĉ ne rimarkis la anoncon pri malfruo de flugo 267, tiel intense mi legis. Dum mi sidis tie sur la oranĝaj benkoj de British Airways, mi rimarkis, kvazaŭ tio estus tute normala, etan verdan virineton sur la atendeja tapiŝo. "Mi estas la muzo de Sabira," ŝi diris, kaj tuj komencis turniĝi en belstila, arte senarta danco. "Jes," mi respondis; "mi admiras tiun belan stilon. Temas pri vera literatura talento. Sed kiel tiuj diversaj rakontetoj kunligiĝos? Al kio kondukas ĉio ĉi?"

La tutan libron mi estis leginta tie en la atendejo, kontenta pri la stilo, sed sopira je pli da formo, pli da direkto -- kiam venis lasta anonco: "Flugo 267 pretas por akcepti pasaĝerojn. La Granda Vento pasis. Cetere, legu la libron de Sabira Ståhlberg." Mi trenis miajn sakojn al la aviadilo kvazaŭ en sonĝo. Pretere mi rimarkis ke la starovico antaŭ la deĵorpodio sin transformis en cirklon, kaj nun, lante sed ĉiam pli rapide, la pasaĝeroj komencis danci misteran, harmonian dancon. Ĉu Brigaduno venis al Schiphol? Ĉu tiu verda virineto nomiĝas Zelda? Aŭ ĉu nur temas pri nigrablankaj memoroj pri Melina Mercouri en krepuska greka vilaĝo? Poste, sekure ligita al mia aviadila sidloko, kiu transportis min fulmrapide al Hitro, la Londona flughaveno, mi tamen pli serioze meditis. Eble, Zelda kaj Sabira, vi pledas, en nia senradika mondo, por iu izolo, iu sento ke unu loko ne estas alia loko, ke pli gravas esti ano de komunumo ol ano de postmoderna tutmonda civito. Ho Schiphol, ho artefariteco! La polderoj dolĉe verdas sub la grizaj aviadilaj flugiloj.

Humphrey Tonkin - Usono

 

Reen al:

Durankulak Sabira Ståhlberg Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo