TTT-ejo de UEA

Kliŝdetruo trompe tradicia

Ekstremoj. Novelaro. Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek. Vieno: Internacia E-Muzeo, 1997. 207p. 23cm. 27,00 gld.

Literaturo estas pionira esplorado laŭ la landlimoj de la homa sperto; kaj samtempe ĝi estas plilarĝigo de tiuj limoj. Verkoj kiuj restas ĝis la rando de la abismo kaj ne kuraĝas transsalti kutimajn ideojn kaj moralajn antaŭjuĝojn, ne rajtas ambicii la titolon de literaturaj verkoj; eĉ kiam verkisto ŝajne partoprenas kun intima konvinkiĝo en la valorsistemo de sia socio -- kiel ekz. Stifter, aŭ ankaŭ Proust --, tamen ekzistas almenaŭ unu flanko de lia verko (ĉu la lingvaĵo, ĉu la psikologia introspekto) kiun oni povas difini ekstremisma. Literaturon oni legas por renversi sian mondkoncepton, ne por konfirmi ĝin; iamaniere, por eksperimenti ĉu ankoraŭ ekzistas en ni antaŭjuĝoj kiujn neniel pravigas la realo. Kiel dirus Kafka, libro devas esti "hakilo por la glacia maro en nia interno".

Ĝuste tiuj ekstremoj fariĝas ĉeftemo en ĉi tiu proza verko de la "ibera skolo", kiu jam produktis la poezian eventon de la lastaj jaroj, nome la kolektivan poemaron Ibere libere. En ĉi tiuj prozaĵoj, kiel en tiuj poemoj, la aŭtoroj instinkte manipulas kuspan literaturon, kiu intence luktas kontraŭ la leganto kaj provas dementi liajn atendojn kaj senbazajn konvinkojn. La novela formo plej taŭgas por tiu kritike kliŝdetrua tasko, ĉar en trompe tradicia kadro kaj per fulmrapida fina renverso de la rakonto novelisto povas plej efike evidentigi la iluzian stabilecon de nia plej baza pensrutino kaj ties kompletan mankon de realaj fundamentoj.

La aprioraĵoj kiujn la iberoj ekstremisme celis renversi, koncernas ĉefe la burĝan moralon. Kiel konate, burĝo postulas nerektan rilaton al la vivo; ĉio kio tuŝas lin kiel simple naturan kaj ne kulturan estaĵon -- do antaŭ ĉio sekso kaj morto -- estas al li fremda kaj malamika. Sekve, la temoj de ĉi tiu esence kontraŭburĝa novelaro rilatas ĝuste al sekso (malfidelo, unua amora sperto, seksa memkontentiĝo), al morto (sinmortigo, venĝo) aŭ al ambaŭ (amo trans morto, aidoso); nur la temfadeno "toleremo" ŝajne rilatas al neniu el la du: temas ĉi-kaze pri ekstremismo pli vastasence politika.

Konkorde pri la komuna temaro, ĉiu kunlaboranto procedis laŭ sia individua stilo; tiu "diverseco en konkordo" estas maloftaĵo en la E-literaturo.

Fernández -- kies lingva kaj poezia eminento pruviĝis ankaŭ en lia poemaro El miaj sonoraj soloj -- estas literature pli tradicia ol liaj kolegoj, sed tre avangarda el la lingva vidpunkto; ĉe li la protagonista remaĉo de pasintaj spertoj stompiĝas en komparo kun la aktualaj emocioj. Ĝuste tiu intertuŝo de diversaj tempaj niveloj, kiel en "Londona uverturo", povas deŝiri nin de la rutino kaj puŝi nin al la rando de niaj spertoj; aŭ, per alia tekniko en "Kolonelo Sanz", akra socia kritiko samlokas kun elegia defendo de kamaradeco kaj toleremo; aŭ, en "Alba", kunfandiĝas rememoroj pri la plej altaj romantismaj tradicioj.

Camacho same ĵonglas per la lingvo, sed li ŝpinas siajn rakontojn certe malpli romantisme ol Fernández, kaj lia ekstremismo aperas kiel klerisma ciniko, kiu amuzite, kvankam inteligente kaj sentive, priskribas la kapriolojn de la novela intrigo. Akre cinikaj rimarkoj eĉ paradas unuavice, dum la rakonto disvolviĝas iel postkulise; laŭ vere profesia literatura tekniko, ĉe Camacho la intrigo nevideble kernas sub la plektaĵo de rememoroj, priskriboj, konsideroj. Kaj foje -- en "Avataro", ekzemple -- tiuj lingvaj rumoroj, ŝajne tiom malproksimaj de "tradicia" rakonto, subite ekharmonias kaj soras al poeziaj akutoj.

Similan lertecon en la konstruado kun fina renverso -- ekz. en "Litomiksa tombejo" -- montras Gonçalo Neves, kies kontribuo (nur 16 paĝoj) tamen estas bedaŭrinde pli malvasta ol tiuj de la aliaj tri. Sed ĉefe en la noveloj de Liven Dek oni trovas eksterordinaran kapablon konstrui rakontajn mekanismojn kiujn oni ĝuas kun granda amuziĝo. Legu ekzemple "Rendevuo", kaj nur ĉe la lasta frazo vi komprenos la komencan; similan atendon pri la disvolviĝo kreas la unua frazo de "Marta kaj Maria", kvankam kun pli da patoso kaj homa komprenemo.

Fine: kvankam ĉi tiu novelaro estas verkita en altnivela literatura lingvo, ĝi neniel kontraŭas la fundamentan lingvouzon, neologismoj aŭ maloftaj vortoj ĉiam havas artan pravigon, kaj malfacilecon kompensas la seninterrompa artisma streĉo de la rakontado. La stilo do estas bela pruvo ke povas ekzisti esprimiva literatura Esperanto, kiu ja diferencas de la ĉiutaga lingvo kaj tamen estas daŭre pravigebla surbaze de sia arta kohero kaj senmakula fundamenteco. Multaj diletantoj, kiuj mistraktas Esperanton kiel ludilon por siaj neologismaj kaj eĉ nur lingve eraraj eksperimentoj, devus lerni el ĉi tiu volumo la strebon al inteligenta, ne amatora literaturo.

Mauro Nervi (Italio)

 

Reen al:

Ekstremoj Miguel Fernández Jorge Camacho Liven Dek Gonçalo Neves
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo