TTT-ejo de UEA

Ĉu baldaŭ forgesita libro?

Fajrejo. Skizoj kaj noveloj. Johan Hammond Rosbach. Prozo originala, rakontoj. Ascoli Piceno /Venafro: Gabrielli / Eva, 2002. 147 p. 20 cm. Prezo EUR 10,50

Vica novelkolekto de Johan Hammond Rosbach Fajrejo konsistas el 25 mallongaj eroj.

Ne eblas kompreni: kial la aŭtoro verkis ĉion ĉi, kion li volis diri per tiu aŭ alia novelo. La priskribitaj personoj estas tro bonaj (aŭ mal-, ĉiakaze unuflankaj) kaj ĝuste tial aspektas nerealaj. Eĉ kiam temas pri dummilitaj travivaĵoj, la rakonto ofte koncentriĝas ĉe iu bagatela detalo, atentokaptaj eventoj kaj agoj (preskaŭ) tute forestas.

Plejparto de la noveloj similas unu la alian: rememoroj pri fora paseo, kampara vivo, vojaĝoj tra la mondo, duonfabelaj edifaĵoj. Nur kelkaj elstaras: JOH 14.6 komenciĝas simile al ceteraj, sed poste prezentas surprizon. Ankaŭ en La cervo neatendita lasta frazo ŝanĝas la tutan impreson. Aliflanke, La pordo, Ruĝaj krucoj kaj Plurala ikso estas fuŝaj eĉ kompare kun nealta ĝenerala nivelo de la kolekto.

Nature, maljunuloj ŝatas rakonti siajn rememorojn - sed ja oni konsciu, ke plejparte io kara por la rakontanto restas neinteresa kaj nekomprenebla por aŭskultantoj.

Eble samaĝuloj de la aŭtoro pli ŝatos ĉi libron (tamen, eble ili preferus rakonti proprajn rememorojn, sed ne legi la fremdajn?), sed gejunulojn ĝi agacos eĉ pli ol min. Se vi havas elekton - prefere legu ion alian ol Fajrejo. Tamen por ŝtopi tempon la libro taŭgas, precipe por etaj paŭzoj, ja la noveloj mallongas, do eblas legi pecojn sen disŝiro.

Sufiĉe multas (almenaŭ okulfrapas) preseraroj: trembilis (eĉ plurfoje), firnamento; anglismoj aŭ ĝermanismoj: ekzamo (ekzameno), problemoj en senco de lernejaj taskoj k.a.

Do unu plia libro el multaj, kiu restos nerimarkita kaj baldaŭ forgesita...

Valentin Melnikov

Presita en revuo "Esperanto" 2005:3(1179), p.63

 

Reen al:

Fajrejo Johan Hammond Rosbach Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo