TTT-ejo de UEA

Sorĉita cirklo de soleco

Fajron sentas mi interne. Ulrich Matthias. Vieno: Pro Esperanto, 1990. 98p. 21cm. 15,90 gld.

La romano, originale verkita en Esperanto, rakontas la vivon de nuntempa junulo, Manfred Brinkmann, de lia deksesa jaro ĝis la dudekdua. Dum tiu periodo Manfred finas lernejajn, komencas universitatajn studojn kaj renkontas survoje Esperanton kaj ĝian movadon. Sed tiuj okazaĵoj nur estas eksteraj: la vera roman-intrigo plektiĝas interne de li mem. Manfred estas studema junulo kun forta nekapablo komuniki kun la homoj. Li atribuas la tutan kulpon de sia psikologia problemo al sia patro, priskribita kiel viro kolerema kaj perfortema. Por publike klarigi siajn malfacilaĵojn kaj peti helpon ĉe la "aliuloj", li verkas artikolon por la lerneja gazeto. Kiam li volas amindumi junulinon, li sendas longe pripensitajn, eksplicitajn leterojn. Tiuj klopodoj neniam atingas la deziratan celon. Preskaŭ kun embaraso oni legas pri la streboj de Manfred eliri el sia malmola karaktera ŝelo, pri lia naiva fido je vortumitaj, skribaj kontaktoj, pri lia forta deziro enamiĝi, kiu pelas lin de junulino al junulino pro misinterpretita afableco, pro imagita kuraĝigo.

Esperanto signifoplene rolas en Fajron. Manfred lernas la lingvon kaj aktivas en la movado, tiamaniere parte solvante sian solec-problemon en la universitata urbo. Inter la samideanoj li trovas, se ne perfektan varmecon, almenaŭ atenton kaj konsideron. Pere de Esperanto obliĝas liaj spertoj, vojaĝoj kaj kontaktoj. Li ekkomprenas, ke la vivkutimoj ne ĉie estas samaj kiel en lia lando. Sed tiuj esperigaj novaĵoj restas en supraĵo; ili ne atingas la kernon de lia problemo. La romano finiĝas per nova akuza alvoko al la patro.

Ulrich Matthias, la aŭtoro, pentras neforgeseblan elinternan bildon de la adoleska aĝo. Lia seka sed intense emocia stilo komprenigas, ke temas pri personaj spertoj. Se oni rajtas supozi ke Manfred estas Ulrich, tiam la tuta romano povas aspekti kvazaŭ nova, tre longa letero al la "aliuloj" (kun la timo/espero, ke la patro ĝin legos), kvazaŭ 85-paĝa amdeklaro al nekonata junulino, kiu finfine re-ame akceptu lian amon. Sed Ulrich ne tute estas Manfred. Malgraŭ la rakontado en la unua persono, eblas senti (inter la linioj) ke la aŭtoro forte kritikas sian heroon. Ekzemple, Manfred akre juĝas ĉiujn, kiuj ne same opinias aŭ agas kiel li mem: en la familio, en la lernejo kaj universitato, en la Esperanta movado. Sed li ankaŭ diras al si, ke tiuj pensoj estas repuŝindaj. Kiam li sukcesos tion plene kompreni kaj apliki, li havos firman apogilon por elsalti el sia sorĉita cirklo de soleco.

Mi forte rekomendas la legadon de ĉi tiu romano al ĉiuj gejunuloj, al ĉiuj gepatroj. Mi ankaŭ konsilas ĝin al ĉiuj geesperantistoj, ĉar la libro havas forton de vereco, de surpaperigita vivo. La tempo espereble mildigos la vivo-ŝarĝon de Manfred, kaj se Ulrich plu verkos kun la samaj partopreno kaj senpera kuraĝo, ni rajtas atendi la fruktojn de grava verkisto.

Giulio Cappa (Italio)

 

Reen al:

Fajron sentas mi interne Ulrich Matthias Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo