TTT-ejo de UEA

Rakontoj kiuj meritus esti romanoj

Kaj tiam floris la ĉerizarboj. Aira Kankkunen. Göteborg, 1997. 127p. 21 cm. Rakontetoj pri "sortoŝanĝoj", pripensigaj. € 9,00.

Jen kolekto de tre variaj rakontoj, kies komuna trajto estas tio, ke ĉiuj forte enplektas la emociojn de la leganto, ĉu per ĝojigaj, ĉu per maldolĉaj okazaĵoj. Eblas konatiĝi ekzemple kun Lena kiu loĝas en ĉambro plena je artefaritaj floroj kaj tenas neuzatan tomboŝtonon kiel kuirpleton, kun infanoj kiuj fuĝas por eviti la vakcinadon, kun juna vilaĝanino kiu gravediĝas dum milita malĉeesto de la edzo.

La dua parto, Viv-observoj, enhavas pli mallongajn pecetojn, ekzemple priskribon de urso kiu la unuan fojon eliras post la vintra dormado, flaras la printempan aeron kaj manĝas neĝon dum ĝi serĉas pli solidan nutraĵon.

Pro la mallongeco kaj la senriproĉa linvouzo, ĉi tiuj noveletoj estus aparte taŭgaj por kursoj aŭ por ne tre spertaj legantoj. Kaj por progresintoj? Laŭ tiu vidpunkto, ĝuste la mallongeco de la rakontoj estas ilia malforto. Ĉiu rakonto enhavas interesajn kaj originalajn ideojn, ellaboritajn per zorga vortelekto, kiuj tamen disvolviĝas tiel rapide ke oni legas tutajn vivhistoriojn en la spaco de 6-7 paĝoj. Tio evidente ne donas tempon por plene evoluigi la detalojn de la intrigo aŭ la rilatojn inter la rolantoj. Ĉiu el ĉi tiuj rakontoj povus, kaj meritus, esti la bazo por multe pli ampleksa novelo, eĉ por plena romano.

Anna Löwenstein

 

Reen al:

Kaj tiam floris la ĉerizarboj Aira Kankkunen Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo