TTT-ejo de UEA

Ĉu nova Kvaropo?

Ibere libere. Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 136 p. 23 cm. 37,50 gld.

La titolo, Ibere libere, atentigas pri du aferoj. Anonciĝas la originalaj poemoj de kvaropo: unu portugalo kaj tri hispanoj. Kaj katenojn tradiciajn ili forskuas.

Vole-nevole ĉi tio pensigas pri alia poeta grupo kune elpaŝinta, kvardek jarojn antaŭe, per sia Kvaropo. Ankaŭ ili estis homoj unuregionaj. Ĉu la nova libro aspiras ludi rolon similan? Se jes, eble ankaŭ la eldonistoj celas karieron kiel tiu de Juan Régulo Pérez, kiu lanĉis la verkon de 1952.

Skotlando kaj Iberio kvazaŭ reprezentas du ekstremojn en la eŭropa mondo, kun nacilingvaj fonoj respektive ĝermana kaj latinida.

Surbaze de la Esperanta radikaro ĉefe latindevena oni atendintus ke la plej bonan poezion en la Internacia kreus precipe homoj parolantaj lingvojn sud-eŭropajn; sed ne estis tiel, kun malmultaj esceptoj – precipe Waringhien kaj Nervi. Pli elstaris, efektive, ĝermanlingvanoj (kies plej grava fono estis la angla literaturo), kun gravuloj kiel Auld, Boulton, Goodheir, Sadler ktp. Do estas salutinde ke nun aldoniĝas ambiciuloj ankaŭ iberaj.

Ĉe ili la vorto libere koncernas diversaĵojn, kiel la oftan preterlason de rimoj, mankon de metro memevidenta, variajn sonefektojn kaj, rilate la unuajn du, ankaŭ grafikan prezenton nekonvencian.

Multo de tio bonvenas, sed ĉi lasta efikas mispafe – kaj arkaike. La ĉiuspeca dismeto de teksteroj sur paĝo, kaj eĉ pli la ellaso de majuskloj frazkomencaj plus interpunkcio, atingas nenion rilate la dirataĵon, krom ĝeni la leganton. Tion oni jam elprovadis diverslingve antaŭ multaj jardekoj. Ekzemplo estas "Mobile" de la nederlandlingva poeto Paul van Ostaijen, kiu mortis en 1928. Lia poemo laŭaspekte parencas al iuj far Neves, sed aperis antaŭ pli ol 65 jaroj.

Eĉ en Esperanto tiaĵoj ne novas. Ekzemple Auld uzetis ortografiajn nekutimaĵojn en La infana raso, kvazaŭ por montri ke li ja scias pri ilia ekzisto. Poste li rezignis pri tio. Temas, fakte, pri sakstrateto de la literaturo.

Sed ĉu entute ekzistas inter ni aktuala bezono postkuri ŝanĝojn al nia tradicio? Mi opinias ke jes. Krom ke artisto neniam povas kontentiĝi pri nur la rezultoj jam atingitaj, restas la danĝeroj de dekadenco kaj regreso. Cetere, ankoraŭ ne ĉesis tro forta influo de la Parnasismo.

Ĉi tion mi mem spertis dum la pasinta jaro, sendinte poemon al bone konata revuo en sud-eŭropa lando. La redaktoro postulis ke mi eliminu kelkajn ekstrajn silabojn senakcentajn, por tute reguligi la skandadon. Almenaŭ en iuj anguloj de Esperantio daŭre regas la metronomismo. En 1993!

En Ibere libere ni unue rimarkas la eksperimentaĵojn de Neves, per kiu komenciĝas la volumo. Tre multaj liaj poemoj malhavas majusklojn kaj interpunkcion. Tion mi jam komentis. Li krome ankaŭ ellasadis verbojn, kio en modero per si mem povas esti bona tekniko; sed li tion troigis, ĝistede. Same lia emfazega ripetado de unuopaj vortoj iĝas enuiga.

Sed troviĝas ĉe li ne nur mankoj. Allogas lia ĵongla uzo de lingvolatentoj, versoj senrimaj kaj ritmoj flue viglaj. Almenaŭ unu poemo, "ĉi-nokte", pruvas ke li povas verki ankaŭ kun simpla potenco:

ĉi-nokte mi volas enspiri
nur friskojn ŝvebajn
ĉi-nokte mi volas aŭskulti
nur mutojn ĉirpajn
kaj vagadi laŭ ĉi padoj
sen ŝlosiloj kaj monujo . . . 
(p. 53)

Espereble li forlasos la bizaraĵojn kaj kreos por ni pli da arto potenca; ĉar li ja havas la kapablon por tio.

Ankaŭ Georgo Kamaĉo malŝatas majusklojn frazkomencajn, kvankam liaj ortografiaĵoj estas afero pli akcesora. Vere trafas iuj liaj metaforoj, kiel "vespertoj subite anĝelaj" (p. 63), iafoje ligitaj al sona vortludemo:

. . . mi sentas vin novao
el inta kaj inda firmamento . . .
(p. 61)

Danĝero minacanta lin estas certa inklino al diskursiveco, ekzemple en "miraklo". Kontraste kun la prozo, sukcesa poezio ne povas prelegi. Siajn ideojn ĝi plej bone prezentas per ia artifiko aŭ sub masko.

Multloke plaĉas Liven Dek, poeto sen ortografiaj ekstremoj. Ankaŭ li forĵetas iujn tradiciaĵojn. Pli ol tio, tamen, gravas la fakto ke li kapablas krei malfalsajn poemojn (fakte ne tiel abundajn niaronde kiel oni eble opinias). Interesa efikas ĉe li la paradokseco de la libero. Bedaŭrinde li ankaŭ mispafetas, verkante japaneskojn iufoje tro konvenciajn, kiel "Rundas la luno". Nu, neniu aŭtoras nur sukcese.

Ke Liven Dek kapablas elfari bonaĵojn demonstras interalie la jeno:

En la neproporciaj
galerioj
el via amo,
labirinto por mi
nedeĉifrebla,
mi iras
tute,
plene,
senespere perdita.
La vojeblecoj trudiĝas
nombre senfinaj;
tamen,
en mia vagado,
ĉirkaŭironte angulon,
mi timas ĉiam
trovi min ekstere . . . 
l i b e r e  
(p. 79)

Ni rimarkas en tio la ĝeneralan senrimecon, al kiu tamen forte kontrastas la lasta vortduopo finrima; ankaŭ la konvencian skribmanieron, kun la sola escepto de l i b e r e, sen fina punkto. Per tio la titolo de la libro, kaj ĉio kion ĝi reprezentas, akiras nuancon de sinironiigo – ĉu intenca?

Tre allogas pluraj pecoj de Miguel Fernández, kelkrilate kunligantaj novaĵojn kun elementoj pli tradiciaj (ekzemple kelkloka rimriĉo). Frapaj, iufoje pro simpleco surprizaj, estas multaj liaj metaforoj, kiel

Mi diras "tuja", kaj subite ŝprucas
el miaj lipoj svarmo de kolomboj.
(p. 103)

. . . ĉe descendo
viaradiken tra obskuraj grotoj,
kie gnomar" palavras kaj petolas
apere kaj vanue . . .  (p. 125)

. . . Drinku
ni kune, ĝis la luno dissolviĝos
en niaj glasoj. (p. 124)

Ĉi lasta formas parton de la tre bona "Kasido pri la zenita amo", poemo plurparte citinda, kiu ankaŭ impresas ĉar ĝi malfalse kombinas erotikon kun emocio ne simple fizikbaza – kontraste kun multaj banalaj pornografiaĵoj nuntempe svarmantaj inter ni.

Sed ankoraŭ restas ĉe Fernández iuj makuloj. Sone ekzistas limoj al la akceptindo de la elizia l’, kiel en "mi l’" aŭ "kvazaŭ l’" kaj eĉ pli "l’ ĝuon"! Pli grave: li devus memstarigi ĉiujn siajn poemojn, ne imitante Sadler per la aldono de postaj prozeroj. Kial vera poeto kiel Fernández miksas plumbon kun sia oro? Espereble li ankaŭ povos plivastigi sian gamon, por pritrakti aliajn temojn krom la ama.

La libro fermiĝas per Glosaro nekompleta, en kiu mankas esencaj vortoj kiel "sukuru" (p. 105), "rore" kaj "skvare" (p. 107), "brumo" (p. 129) kaj "remanenco" (p. 130).

En la nuna stadio plej ekscitas Liven Dek kaj Miguel Fernández, laŭ mi precipe ĉi lasta. Sed ĉiuj ĉi poetoj havas bonan potencialon grave kontribui al nia literaturo. Espereble ili persistos.

La bindo de la volumo estas iom malforta kaj la preso ne elstara. Tamen la ĉefaĵon konsistigas la kvalito literatura. Tial mi rekomendas Ibere libere al ĉiu serioza amanto de nia poezio. Ĝi estas elpaŝo grava.

Edwin de Kock (Sud-Afriko)

 

Reen al:

Gonçalo Neves Jorge Camacho Liven Dek Miguel Fernández
Ibere libere. Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo