TTT-ejo de UEA

Bildriĉa debuto

Interrilatoj. Aira Kankkunen. Gotenburgo: la aŭtoro, 1993. 89p. 21cm. 13,80 gld

Trafa titolo de debuta poemaro de finnino, kiu cetere jam estas konata pro beletraĵoj kaj faklibroj pri infan-aŭdologio en la gepatra lingvo. Ja temas pri rilatoj inter homo kaj naturo, inter homoj. Liberforme, en simplaj vortoj la poetino peras al ni siajn observojn kaj meditojn ĉefe pri ĉiutagaĵoj. Bildriĉe ŝi envortigas kion multaj el ni sentis, spertis. Tial ŝiaj poemoj tuj kaptas onin kaj fascinite oni legas ĉi tiun unuan, espereble ne lastan poemaron de Aira Kankkunen.

Rejna de Jong (Nederlando

 

Reen al:

Interrilatoj Aira Kankkunen Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo