TTT-ejo de UEA
 

Rusio vide el Brazilo

Valentin Melnikov

Geraldo Mattos. Ivan la Sesa
Reeldono de versdramo, avangarda por sia tempo. Libro-mondo / DEC, Świdnik / Đurđevac, 2017 (2-a eld). 132 p. Prezo ĉe UEA: 16,50 €

Eĉ inter kleraj rusoj malmultaj memoras pri la imperiestro Ivan VI (Ivan Antonoviĉ, 1740–1764). Prokla­mita imperiestro en dumonata aĝo, jam post jaro rezulte de kortega renverso li estis sekrete malliberigita sub fremda nomo, komence en Ĥolmogori (Arĥangelska regiono), kaj li finis sian nelongan vivon en la fama Ŝliselburga fortreso. Malpli-ol-24-jara li estis murdita (laŭ sekreta instrukcio de la tiama imperiestrino Ekaterina II) ĉe provo liberigi lin.

Voltaire, eksciinte pri tiu okazaĵo, diris: “Al mi ŝajnas, ke Katarina liveris al la dramaŭtoroj temon por grandioza tragedio!” Tamen ial tio interesis neniun rusan aŭtoron. Strange, la koncernan teatraĵon verkis en Esperanto, aliflanke de la terglobo, la brazilano Geraldo Mattos – tiam nur 22-jara, ankoraŭ nekonata: liaj majstraj libroj aperis dum la sekva duonjarcento... La dramo unue aperis en 1953, kaj estis lukse reeldonita en 2017 (jam post la morto de la fama aŭtoro). Se konsideri, ke teatraĵoj originale verkitaj en Esperanto ĝenerale malmultas, kaj longaj 5-aktaj nombreblas perfingre – la verko nepre estas atentinda.

Kvankam en la antaŭparolo la dramo estas nomita avangarda, la versoj sonas pompe, tia stilo konvenus por traduki teatraĵojn de la 18-a jc... sed ĉu eble ĝuste tiel necesis krei la etoson? La figuroj estas plataj, unukoloraj (ja, laŭ tradicioj de la tiama literaturo). Ivan ĉiam nur palavre plendas pri sia malfeliĉa sorto, la pastro Paŭlo same palavre kaj bombaste konsolas (kvankam, tio nur ja estas devo de pastro), en aliaj scenoj edifa voĉo sonas “el nenio”; la provosoj estas absolutaj kanajloj... Kaj ĉu vere la kompatinda febla junulo, se liberigita, povus iĝi pli inda caro, ol Ekaterina?

Iuj frazoj sonas filozofie, eĉ proverbece: “Mi kredas, / ke eĉ fidelan koron mono knedas” (p.23); “Regado kaj virino eble havas / la saman sorton: ili ambaŭ ravas / dum la konkero, antaŭ la posedo. / Post tio nin turmentas granda tedo.” (p.26); “La forto kaj allogo de virino / similas la potencon de la vino! / De ambaŭ iom ĉiu homo prenas, / tro multe ne, ĉar ambaŭ nin venenas...” (p.66); “Senpage eĉ la hundoj jam ne flaras” (p.95).

Mi estis preta vidi (kaj eĉ pardoni) neeviteblajn fuŝ(et)ojn. Tamen, “majestaj oksikok-arboj” (tiel rusoj tradicie nomas okulfrapajn misojn en ver­koj de alilandanoj pri Rusio) preskaŭ forestas. Dubindas, ĉu la kortegano Razumovskij povus en ĉeesto de aliaj personoj rektadire instigi la carinon al amorado – eĉ se ĉiuj sciis, ke li estas ŝia amanto. La konspirantoj planas liberigi Ivanon pace, nepre neniun murdante – ĉu kredeble? Kaj tute false sonas la lastaj patosaj vortoj de Berednikov.

Kelkloke lamas la ritmo, kio facile korekteblus per uzo de apostrofo aŭ simile. Eble kulpas ne la aŭtoro, sed la redaktoro? La nomo de la urbeto Ĥolmogori ial ĉie en la teatraĵo estas akcentata sur la lasta silabo – kvankam la ĝusta akcento estas sur la antaŭlasta. La familinomo Bestuĵev devas havi akcenton sur la dua silabo – ne sur la tria kiel en la teksto (p.37); Razumovskij, male, sur la tria, sed ne sur la dua (p.48). Plena kaoso estas kun nomformoj. Normale oni menciu carojn kaj pastrojn per nura personnomo, ĉiujn ceterajn per familinomo. Tamen la listigitaj personoj havas jen familinomon, jen personnomon+familinomon; jen nuran personnomon inter kunuloj kun familinomoj. Neniam ruso nomus sian pat­ron “Miŝka”. Aperas eĉ neeblaj nomoj kiel “Jeniĉka” (akcentita “i”): eblus supozi mistajpitan “Ĵeniĉka” (akcentita “e”) – arkaikan karesformon de “Eŭgeno”, sed maturan viron tiel povis nomi nur lia patrino aŭ edzino en intima etoso... Ankaŭ familinomo Vlasev kun akcento ĉe la dua silabo estas neebla por ruso, la ĝusta formo estas Vlasjev (unua silabo akcentata). Fakte, ĉiuj nomoj estas prononcataj mise.

Plurfoje senteblas, ke iuj vortoj aperas nur pro rimbezono, ne konvenas sence. Nur en la unuaj scenoj (poste al mi tedis listigi) troveblas: “diadem’” (p.28) – devus esti “krono”; “magnato” (p.30 – eksa caro); “kriu” (p.31, laŭsence – respondu, raportu) k.a. Kelkaj vortoj estas tute fremdaj por la etoso: loĝanto de norda Rusio meze de la 18-a jc ne povis scii, kio estas “si­roko” (p.43). Kaj kio estas “anima gango” (p.117)? Aperis eĉ gramatikaj eraroj: “...donos ... kion vi necesas” (p.37), “La batoj de horloĝo min memoros” (p.56); apenaŭ komprenebla “[vi] en korupto la amoron kisas” (p.74)... Komposteraroj ne multas, sed ĝenas.

Do la teatraĵo, des pli lukse eldonita, impresos komencantojn, ankoraŭ ne spertajn lingve. Ĝi perfekte bonegas en libroekspozicioj por neesperantista publiko. Sed spertuloj trovos en ĝi multegon de diversspecaj agacaj fuŝoj.

 

Reen al:

Ivan la Sesa Geraldo Mattos Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo