TTT-ejo de UEA

Japanaj facetoj zorge poluritaj

Historiaj popol-rakontoj de Ikuno. Horii Morizô. Trad. Okumura Rinzo. Oôsaka: la tradukinto, 1990. 100+12p. 18cm. 8,40 gld.

La armeo de Hirohito. Notoj de japanaj militkrimuloj. Div. aŭtoroj. Trad. Japana Pacdefenda E-ista Asocio. Numazu: Biblioteko Kolombo, 1990. 200p. 18cm. 15,00 gld.

Flustras Hiroŝimo. Div. aŭtoroj. Trad. Tanaka Sadami. La trad., 1990. 118p. 18cm. 10,80 gld.

Rakonto komenciĝanta per terpomoj. Masaĵi Iŭakura (1903-  ). Trad. Sejŝro Nomra. Numazu: Biblioteko Kolombo, 1989. 91p. 18cm. 8,40 gld.

Nesenditaj leteroj el Japanio. Spomenka Štimec. Zagreb-Hukuoka: Hukuoka E-Societo, 1990. 66p. 18cm. 12,00 gld.

Sur la skribotablo kuŝas staketo da malgrandaj libroj presitaj en Japanio. Ĉiuj atestas la akuratan zorgon per kiu japanoj produktas objektojn celitajn al privata tuŝado. Bonkvalitaj papero, kovriloj, ilustraĵoj kaj litertipoj kunestigas librojn agrable tenindajn en la manoj.

La enhavoj de la libroj prezentas kelkajn el la multenombraj facetoj de la neelĉerpebla Japanio.

Historiaj popol-rakontoj de Ikuno proponas kvindek vidindaĵojn en la plej antikva kvartalo de Osaka per po du-paĝaj historietoj kun desegnaĵoj kaj fotografaĵoj. Elprenebla mapo instigas utiligi la rakontaron kvazaŭ veran turisman gvidlibron.

Pli proksiman pasintecon – la duan mondmiliton – pritraktas La armeo de Hirohito. Temas pri kolekto de deklaroj de japanaj soldatoj militkaptitaj pri perfortaj agoj dum la japana okupacio de Ĉinio. La evidenta propaganda celo iom forprenas de la ebla efiko de la libro.

Flustras Hiroŝimo konsistas el ses rakontoj pri la atombombado. Ĝi priskribas la sekvojn de la evento tra la spertoj de kelkaj viktimoj, ordinaruloj, kies vivon la atombombo tragike ŝanĝis. Ĉi tie aŭdeblas nur mildaj ĝemoj, des pli efikaj ĉar ili ne trudas ideologian starpunkton.

La du porinfanaj noveletoj de Rakonto komenciĝanta per terpomoj elstaras pro atente internacia uzado de Esperanto. Ambaŭ historioj esprimas sintenon zorgeman pri la problemoj de la malriĉuloj kaj kontraŭan al ĉia subpremado.

Estas signifoplene ke ĝuste japana eldonejo aperigis ne nur en la Esperanta originalo, sed ankaŭ en la japana Nesenditaj leteroj el Japanio de Spomenka Štimec. Tiun grandan honoron por vojaĝ-kajero de okcidentanino reciprokas la plej bela prozo hodiaŭ legebla en Esperanto. Štimec verkas per tre nuancita tamen tre komprenebla lingvo, ŝi manipulas ĝin en propra, emocia kaj kortuŝita maniero. Tiu aparta talento venas al ŝi de longa praktiko de Esperanto en unu el la malmultaj oficejoj kie ĝi estas ĉiutaga laborilo, kaj ankaŭ de persona klereco movada, nacilingva kaj internacia. Ŝi priskribas sian Japanion per la samaj lerteco kaj sentemo de Ombro sur interna pejzaĝo. Rapidaj, elokventaj penik-tuŝoj igas la libreton kaj atentinda prezento de civilizacio kaj artaĵo grava por nia originala literaturo.

Giulio Cappa (Italio)