TTT-ejo de UEA

Kontraŭ eŭrocentrismo


jan 1980:

Recenzas Charles R.L. Power (Nederlando):

Japana variacio. Redaktis M. Miyamoto kaj M. Ueyama. Kioto: L’omnibuso, 1978. 139p. 19cm.

Ni ŝatas rigardi la Esperanto-movadon kiel tutmondan komunumon. Tamen. ekzistas pluraj esperantistaj “komunumoj”, el kiuj ekz. la nederlanda, la usona, la bulgara kaj la brazila havas tre apartajn karakterizojn. Kaj pli ol kutime aparta, estas la floranta japana Esperanto-movado.

Tiun apartecon akcentas ĉi tiu. la dua (post Japana kvodlibeto, 1965), grava kompilaĵo de originalaj japanaj verkoj en Esperanto. Gia enhavo grandparte aperis antaŭe en L’omnibuso, modesta kultura revuo, kiu enhave, se ne grafike, povus rivali la pli konatan Literatura foiro. Eĉ kulturkonsciaj esperantistoj suferas tro ofte je eŭrocentrismo.

Kontraŭ tiu malsano Japana variacio estas bona rimedo. La pecoj estas ege variaj; koheron oni ne serĉu ĉi tie. Sed unu karakterizo estas pli ol atendeble ofta; aŭtobiografiemo. Estas en iuj kazoj malfacile decidi, ĉu temas pri historioj aŭtobiografiaj, ĉu pri fikciaĵoj. Tiu konfuzo estiĝas ankaŭ ĉe la romanoj verkitaj de japanoj Matenruĝo de Oka kaj Naskitaj sur la ruino de Miyamoto. Ambaŭ kontribuas ankaŭ ĉi tie, la dua per raporto pri sinmortiga provo, kiun li iam faris komune kun putino. Ankaŭ kuracisto, komunisto kaj soldato rakontas vivepizodojn. Eĉ la versoj de Ueyama, kiuj tunebras lian edzinon, havas tre aŭtobiografian karaktcron.

Noveloj, poemoj, eseoj (pri japanaj studentaj kantoj, pri Esperanta amatoreco, pri la usona poeto Walt Whitman), eĉ simplaj leteroj, de dek naŭ aŭtoroj. Plurajn el ili nejapanaj esperantistoj devus pli bone koni.

 

Reen al:

Japana variacio M Miyamoto M Ueyama Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo