TTT-ejo de UEA

Facilgusta kaj distra


feb 1980

Recenzas Aldo de’ Giorgi (Italio):

Kara diablino, de Douglas P. Boatman (1892-). Antverpeno/La Laguna: TK/Stafeto, 1979. 1 12p. 21cm. Belliteratura Eldonserio 40. ISBN 90 6336 014 2.

Mi diru premise, ke ĉi tiun libron mi legis unuspire dum nokta, teda trajnveturo hejmen el Roterdamo. Kaj miajuĝe la romano de Boatman taŭgas ĝuste por similaj okazoj, t.e. kiam oni bezonas legaĵon kun sufiĉe da scivolotiklaj aventuroj, intrigoj, surprizoj k.s. por ne permesi endormiĝon, sed ankaŭ kun absoluta manko de ĉiu ajn intelekta pretendo por ne tro laborigi la cerbon en tiaj neidealaj situacioj. Jen, per tio estas jam difinita la esenco de la libro. Fakte ĉi tiun novan eldonon de TK-Stafeto mi ne scius kiel katalogi: ĉu kiel kriman aŭ erotikan, misteran aŭ sciencfikcian, romantikan aŭ futureman romanon; tiel multaj estas la ingrediencoj, verdire iom senorde enmetitaj de la aŭtoro.

Mi ne kanvasu la rakonton, por ne depreni de la legonto la surprizon pri la abundaj scenŝanĝiĝoj, kiuj disruliĝas senhalte sed kaose kaj iel taglibre (Kioma ripetado de detaloj: ”Li vekiĝis, ellitiĝis, duŝis, sin vestis, matenmanĝis...”). kaj kies ĉefa karakterizo estas sendube la plej absolutaj neverŝajno kaj nekredeblo.

La libro legiĝas sen peno ĉar la uzita lingvaĵo estas sufiĉe simpla kaj glata, kvankam kelkfoje iom teda pro la cititaj kaj aliaj ripetoj (Regule, gurde uzita la verbo ”intermeti” anstataŭ ”respondi”, ”aldoni”, "pludiri”, "daŭrigi”, ”interveni”, ”emfazi”, ”impeti”, ”elspiri” k.s.). Mistera por mi la origino de ”riposti” (respondi). Krome enŝoviĝis kelkaj evidentaj anglismoj kaj nelogikaĵoj (”atmosfero de mantelo kaj ponardo”, ”ŝi sin diras”, ”cent-pro-cent”, k.a.) aŭ rektaj eraroj, precipe pro nekorekta uzo de la prepozicioj (”Rozo komencis per diri”, ”juĝas la aferojn el sama vidpunkto kiel ties”, ktp). Male, kelkajn aŭdacetojn mi taksas almenaŭ tolereblaj (”li estas vera venontulo”, ”ŝi estis eldrenita”). En ĉiu nacia libromerkato ja abundas tutaj serioj da tiaj facilgustaj, senpretende distraj libroj. Kaj ili vendiĝas, ofte pli larĝkvante ol multaj proklamitaj ĉefverkoj beletraj (Bedaŭrinde, jes, ja, tamen...). Do, se ni pretendas, ke nia literaturo estu en ĉio sanmivela kiel la naciaj, ankaŭ tiaj verkoj povas havi sian rajtan lokon kaj sian legantaron. Cetere, la recenzita volumo prezentigas tre belaspekte, kun plasta kovrilo, bela papero kaj ĉarma desegnaĵo de la ilustristino Jean Bomford.

 

Reen al:

Kara diablino Douglas P. Boatman Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo