TTT-ejo de UEA

Pensoveka kunapero

La kisa malsano. "Tiaj ni estas", Volumo 2: Noveloj de Sándor J. Bako (1915-90) kaj Claude Piron (1931). Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2000. 119p. 23cm. EUR 10,50.

N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001

Laŭ la eldonista "Antaŭrimarko" "Sándor J. Bako, hungaro spertis la gulagan vivon en Siberio. Li estis liberigita nelonge post kiam Ĥruŝĉov enoficiĝis. En 1956 li fuĝis de Hungario al Aŭstrio, de kie li daŭrigis sian vojon al Usono. Bedaŭrinde li ne plu trovis la tempon verki. Tiel unu el la literature tre gravaj voĉoj silentiĝis. Lia spuro perdiĝis. Li mortis tre frue iam en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento."

La tekstoj de Bako prezentitaj ĉi-volume estas gravegaj. "La vera signifo de la vortoj", ekzemple, "glosas" la vortojn panjo, Dio, Patrujo, soleco, eterneco, prezentante ĉiukaze kvietajn sed kontrastajn bildojn de vortuzanto - unue troviĝanta en naiva, supraĵa, kaj do abstrakta stadio de vortokono; kaj poste, pro la konkreta sperto de sufero, retrovanta sian vivon kaj do la veran vortosukon, post la malpleniĝo de la junaj vinujoj. Riĉe kanteskaj, ĉi tiuj tekstoj, kvankam sufiĉe diversaj inter si.

Ĉu la kunaperon de sia kiel kutime distra kaj samtempe pensoveka novelego aŭ romaneto "La kisa malsano" kun la tekstoj de Bako Piron konsentis por ke, lige kun la ĝenerala konateco de la akirindaĵoj Pironaj, la legantoj trafu koni ankaŭ tiun ĉi neglektitan klasikulon pri kiu ili alie (bedaŭrinde sed verŝajne) ne ekkonscius? Mi ne scias. Sed mi volus gratuli al Piron, al la eldonisto, kaj al la (laŭ la eldondetala paĝo) "kunlaborinta" Fundación Esperanto (Zaragoza), pro la pens- kaj sent-instiga kontrapunkta efekto kreita de la kunapero de tiuj aŭtoroj. Piron estas unu el la treege malmultaj aŭtoroj en iu ajn lingvo laborantaj, kaj laborantaj diafane, por estigi mondon sen tia merkato kia senkomente akceptas la plikonatecon de iu Piron kaj la malplikonatecon de iu Bako.

Kerna en la intrigo de la Pirona rakonto estas cirkonstanco kiun "gazetartikolo" esprimas jene "la 27an de oktobro": "En la tuta lando, dum la aŭtoritatoj ne scias, kion fari por haltigi la teruran malsanon, kiu igas la vivon ĥaosa sur pli kaj pli vasta terspaco niaŝtata, nur unu parto de la socio komplete restas ekster ĝia paraliza influo: la esperantistoj. Dum kreskanta nombro el niaj [parencoj kaj kunuloj] kuŝas sen ia povo agi, kaptite de la terura viruso, tiuj plu sanas kaj viglas. [...] Nur senkapulo malvolas kompreni, ke la tuta afero estis planita." Enestas ĉiuj ingrediencoj de streĉa rakonto. Ĝia vortelekto garantias la ĝuon ne nur de tre spertaj legantoj, sed ankaŭ de progresintoj en la lingvolerno. Aldoniĝas al la vortogamo de la similcela Gerda malaperis! nur iuj terminoj "de la ekonomia kaj politika vivo", esprimoj "kiel banko, demokratio, ekonornio, evolui, importi, industrio, investi, komerco, ministro, partio, politiko, publika, reg(istaro), salajro, statistiko, strukturo ktp." La rakonto, kun evidenta memkonscieco pri la strebo, respondece provas sendiskriminacie prezenti la efektivajn rilatojn inter unuamondaj kaj triamondaj landoj kaj landanoj, multe pli zorge ol estas kutime en la malpeza nacilingva legaĵaro, aŭ eĉ en la nuntempaj romanoj vaste estimataj kiel malnaivaj, de la unuamondaj landoj.

La kontrapunkton inter Bako kaj Piron akcentas iliaj kontrastaj aliroj al la fakto ke la vortoj estas diversgrade "facilaj" por homoj situantaj malsamstadie. Kiel elasta estas la nocio de "procezo"! Piron kaj Bako ambaŭ konstruas verkan mondeton ĉirkaŭ "stadioj" de "procezo", en tielege malsamaj "sencoj" de tiuj vortoj. Ne surprize ke la filozofioj de la procezo ne postlasis kohere skolajn prisekvantojn.

Proba1 Daŝgupto ~ Barato

 

Reen al:

La kisa malsano Sándor Bako Claude Piron Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo