TTT-ejo de UEA

Por ke romano estu klasika...

Maria kaj la grupo (1936). Emba (ps. de Imre Baranyai, 1902-1961). Vieno: Pro Esperanto, 1990 (2-a eld.). 180p. 21cm. 25,50 gld.

La longa vojo (1935). Richard Meye. Vieno: Pro Esperanto, 1990 (2-a eld.). 140p. 20cm. 22,80 gld.

La granda aventuro kaj aliaj noveloj (1945). Ferenc Szilágyi (1895-1967). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989 (2-a eld.). 151p. 20cm. Esperantaj Klasikaĵoj 3. 16,50 gld.

Por ke romano estu klasika, necesas ke oni povu legi kaj legu ĝin. Tial meritas aplaŭdon reeldonado de daŭre valoraj verkoj. Prioritato estu la Baza Legolisto de la Originala Esperanta Literaturo, neriproĉeble kompilita de William Auld. Ankaŭ UEA povas kaj devas disdoni ĝin flugfolie en la kongresaj libroservoj, ekzemple en Vieno.

Laŭeble reaperu ankaŭ aliaj titoloj. Sed oni memoru, ke por ke verko estu klasika, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Oni do ne konfuzu la serion Esperantaj Klasikaĵoj de HEA (laŭ la Baza Legolisto) kun la serio Originala Literaturo Klasika de Pro Esperanto (viena eldonejo de Herbert Mayer). Al la unua apartenas La granda aventuro. Al la dua, La longa vojo kaj Maria kaj la grupo.

Oni povas diri, per la postparolaj vortoj de Vilmos Benczik, "ke Maria kaj la grupo laŭ enhavo estas verko iom eksmoda. (…) Kial do oni reeldonis tiun ĉi verkon? La respondo al tiu ĉi demando estas klara: tial, ĉar ĝi temas pri ni, esperantistoj, pri nia mikrosocio. Maria kaj la grupo estas la plej solida, kaj laŭ amplekso la plej granda beletra verko, kiu dediĉas sin ekskluzive al la prezento de la Esperanto-movado. Estas surprize, kiom konsekvence la kreantoj de la originala Esperanta literaturo ignoras la Esperanto-movadon, kiel temon."

Persone mi ne konsentas, ke nia literaturo plene maturiĝos, kiam ĝi diros ion gravan pri ni, esperantistoj, al la neesperantista mondo, kaj ke por trovi tiun gravan direndon ĝi devus unue rakonti pri ni al ni mem, eĉ malgravaĵojn, kiel aksiomas la postparolo. Sed eble iuj verkistoj, leginte tiun ĉi romanon, opinios same. Eble ili verkos novan primovadan romanon, kun aktualaj kaj malpli naivaj satiroj de niaj kluboj kaj klubanoj, pri nia rilato al Zamenhofo kaj al nia historio . . . La verkon oni povas uzi kiel diskuttemon en kluboj kaj renkontiĝoj (mi ĝin rekomendas al la estraranoj de TEJO kaj al kelkaj el ties membroj). Ekzemple, mi klare kontraŭas ĝian tezon esprimeblan per la devizo "unue venas la movado kaj nur poste la propraj aferoj" (p. 94), i.a. ĉar Esperanto estas nur unu el multaj, gravaj aŭ kromaj, aferoj. Tial ne kortuŝas min la "senlimaj altruismo kaj sinofero" de Maria, la rolulino (p. 64 k.m.a.), nek la ekvacio morala = movada (p. 98), nek la ĝenerala prezento de Maria kiel sanktulin" aŭ martirino kaj de Petro Baka kiel ŝia disĉiplo.

Pri La longa vojo eblas rediri plurajn el la samaj kritikoj. Ankaŭ ĝi montriĝas naiva, unulinia, unudimensia, eĉ se lingve kaj stile pli matura, pli flua, kvankam ĝi eldoniĝis en Kolonjo en 1935, unu jaron pli frue ol la romano de Emba. Kaj tamen ĝi tre plaĉis al mi. En sia speco ĝi estas tiel bona, ke ĝi apenaŭ meritas komentojn. Nun, kiam Eŭropo rehavas aspekton similan al tiu antaŭ la unua militego, kiam milmiloj da malriĉaj homoj migros el sudo kaj oriento en la eŭropan angulon serĉante laboron, panon kaj tegmenton, nun tiu ĉi romano pri la vivo de vaguloj kaj vagabondoj sur la longaj vojoj de Eŭropo iĝas tiom pli aktuala. Indas vidi kun li la scenojn en la noktrestejoj por vagabondoj, indas mediti kun li pri enkaptiĝo de homoj en drinkadon. Pri la aŭtoro oni scias nenion. Jen defio por k-do Golden (aŭ por k-do Ertl): Ĉu Richard Meye mem vagabondis? Kiom membiografia estus do La longa vojo?

La novelaro La granda aventuro de Szilágyi estas senrezerve klasika. Eldonite en Stokholmo en 1945 ĝi plu freŝas, ĝi plu skuas legantojn. Kiu jam legis siladjiaĵon en 33 rakontoj aŭ en Trezoro, tiu scias kiaj majstraj noveloj atendas onin ĉi-kolekte. Kiel diras Benczik en laŭdinda librofina postparolo, "lia rakonta tono estas sordinita, filistre rezervema, sed oni sentas, ke ĉio ĉi estas nur kvazaŭ masko, kaj en la profundo tamen tempestas tragedio." Tragedio pri homoj en tragedia tempo, la dua militego, kun siaj mizero kaj morno, temo konstante traktata de niaj literaturistoj (ni menciu almenaŭ Kiel akvo de l' rivero kaj La granda kaldrono) kaj, kiel nun ni ĉiuj vidas, daŭre traktota. Tutan mondkoncepton ni trovas en la noveloj de Szilágyi. Laŭ Benczik, ili havas kiel ĉefan trajton de la rolulaj sortoj la fenomenon de ne-plenumiteco. Eble ĉar, kiel la aŭtoro mem skribis (p. 43), "la vivo estas efemera kaj estas maljuste aranĝi tiun efemerecon kvazaŭ oni vivus eterne."

Kaj nun, ĉar temas pri majstro de nia beletro, mi rifuzas paroli pri lingvaĵoj.

Georgo Kamaĉo (Hispanio)

 

Reen al:

Maria kaj la grupo Emba La longa vojo Richard Meye
La granda aventuro Ferenc Szilágyi Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo