TTT-ejo de UEA
 

Kvarmane kaj dutonale...

Valentin Melnikov

 

Kvodlibeto. Kvarmana mikspoto dutonala. Julia Sigmond, Sen Rodin. Exit: Cluj-Napoca, 2015. 338 paĝoj.

Prezo ĉe UEA: 18,00 €

Tre malmultas feliĉaj paroj, kie ambaŭ geedzoj estas rimarkindaj verkistoj, aŭtoroj de pluraj libroj. Kaj eĉ tiaokaze ili malofte verkas kune. En Esperanto, inter nun vivantaj, mi povas nomi, krom niaj estimataj geredaktoroj, nur unu tian paron: Júlia Sigmond kaj Sen Rodin (vera nomo Filippo Franceschi). Iam mi recenzis* ilian fikcian romanon “Libazar’ kaj Tero” (2013), nun venas la vico por la kolekto de rakontoj, eseoj, recenzoj ks. nomata “Kvodlibeto” (2015). La romano havis la subtitolon “Kvarmana sonato dutonala”, la nuna libro simile – “Kvarmana mikspoto dutonala”...

La libro konsistas el 7 partoj: Rakontoj, Politiko, Vivospertoj, Esperanto, Recenzoj, Muziko, Animaloj. Nur 1 aŭ 2 tekstoj estas verkitaj komune, ĉiuj aliaj – aparte. La kolekto estas iom heterogena, por ne diri pelmela. La divido de la rubrikoj estas sufiĉe arbitra: “Skandalo” el “Politiko” pli nature aspektus sub “Vivospertoj”; “Cent fabeloj” el “Vivospertoj” povus aperi inter “Rakontoj” (mi dubas, ke ĝi ne enhavas elpensaĵojn) ktp. Preskaŭ ĉiuj tekstoj pli frue aperis en diversaj periodaĵoj. Du artikoloj de Sen Rodin eĉ jam aperis en lia similspeca libro Nu kaj do? (2010), kvankam tio ne estas indikita.

La rakontoj de Júlia Sigmond, kiel ĉiam, estas simplaj kaj senpretendaj, taŭgaj por komencantoj kaj/aŭ tro sentivaj larmemaj legantinoj. La rakontoj de Sen Rodin impresas iom pli, sed same leĝeras. Por tute alia speco de legantoj destinitas la aliaj tekstoj de Sen Rodin – politikaj pamfletoj, historiaj esploroj, filozofiaĵoj, meditoj pri psikologio kaj ekologio... Certe ne ĉiuj estas egale altnivelaj. Jam en Nu kaj do? min agacis la artikolo “Vivu la mestizeco!” – ekzalta laŭdego al Barack Obama, kun kies prezidentiĝo en 2008 kvazaŭ venis principe nova epoko por la homaro, de kunfratiĝo anstataŭ konkurenco ktp.; sed tre baldaŭ oni klare vidis la senbazecon de la esperoj kaj malkonvenecon de tiu panegiro... tamen jen ĝi reaperis ĉi-libre (p.83) sen ŝanĝoj kaj klarigoj aŭ komentoj. Pli kurioze, en freŝe verkita artikolo “Usono, ISIS... kaj Obama” (p.160) Sen Rodin prezentas tute alian (sobran kaj bone bazitan) pozicion. Ruslingve ekzistas kliŝa esprimo tradukebla kiel “Komencis per ‘je via sano’, finis per ‘ripozu en paco’”...

Tamen jen vere elstaraj artikoloj: “Ukrainio kaj la sangavidulo” (p.136) – malkaŝe montranta la realajn celojn kaj kaŭzojn de la ŝtatrenverso reĝisorita kaj financita el Usono. Tri jaroj pasis, kaj ni vidas, ke la aŭtoro plene pravas, kvankam lia vidpunkto ne estus favorata de eŭropaj kaj usonaj (nacilingvaj) amaskomunikiloj. “Kiuj emas gaju ĝue” (p.139) – pri la malpensemo kaj hipokriteco de hom-amasoj. “Jes ja, averaĝe la homoj stultas. Ili rifuzas rezoni, tio kostas penon. Ili ĉiam sekvas la plej facilan vojon.” (p.141) Legu, pensu, teruriĝu – ĉar eble vi ankoraŭ ne provis prikonscii samtempe kaj kune ĉiujn plagojn “nature” sekvantajn el la esenco de kapitalismo kaj mortdanĝerajn por la homaro.

Ne ĉiuj tekstoj estas egale interesaj. Apenaŭ necesis ripeti el “Nu kaj do?” la artikolon pri la iama itala revoluciulo Antonio Gramsci (kiun nun apenaŭ iu memoras eĉ en Italio, kaj tutcerte neniu alilande) – ja multaj “karismaj” popolgvidantoj estis stultaj kaj malhonestaj, iuj eldiris siajn malicajn kaj absurdajn (ĉar tute senbazajn) misopiniojn pri Esperanto. Pasas jardekoj, gramscioj kaj blinkenbergoj venas, mortas kaj forgesiĝas, sed Esperanto pluvivas eĉ spite persekutojn de fiaj politikistoj...

En “Libazar’ kaj Tero” rolis silanverinoj – speco de belegaj feinoj kun miraklaj kapabloj. Sen Rodin uzas tiun imagaĵon ankaŭ aliloke: komplimente komparas certajn virinojn ks. Ankaŭ ĉi-libre aperas rakonteto “Silanverina ruzo” (p.185), kvazaŭrecenzo pri detektivaĵo de Claude Piron.

La recenzoj kolektitaj ĉi-libre estas interesaj, sed iom tro longaj. Bonas ankaŭ tekstoj pri muziko – kvankam iom strangas, ke en “muzika” rubriko aperis recenzo pri diskoj kun paroladoj de Ivo Lapenna. Sub “animaloj” kolektiĝis kvar tute diverstipaj tekstoj – de akra pamfleto “Skandalaj analogioj” (p.311, certe, verkita de Sen Rodin) ĝis porinfana-sciencpopulara “Faŭnaj strangaĵoj”.

Do, la libro estas vera mikspoto. Neniu ŝatos ĉiujn tekstojn en ĝi, eble eĉ neniu legos plene. Aliflanke – plej diversaj legantoj nepre trovos almenaŭ ion por sia gusto...

 

* http://disvastigo.esperanto.it/index. php/eo-eo/disesperanto-mainmenu-73/76- novajhoj-1/libroj/3832-libazar-kaj-tero

 

Reen al:

Kvodlibeto. Kvarmana mikspoto dutonala Sen Rodin Júlia Sigmond Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo