TTT-ejo de UEA
 

Sablohorloĝo en la centro de l’ uragano: la poezio de Suso Moinhos

Fernando Pita

 

Moinhos, Suso. Laminarioj.

Partizánske: Espero, 2016.

Prezo ĉe UEA: € 7,50

La tuta verkaro de Suso Moinhos estas larĝe disvastigita per interretaj paĝoj, blogoj, filmitaj artaj prezentadoj ktp., sed tiu ĉi recenzo temos nur pri lia (ankoraŭa) poemaro, la nura libroforme aperinta: Laminarioj.

Pri la poeto mem, oni devas ja diri, ke, kvankam ĉiu Esperanta poeto estas almenaŭ dulingvulo, vere raraj estas la poetoj kiuj same estas poliglotoj – kaj kapablas (bone) verki en alia ol sia denaska lingvo. Inter tiuj, malmultaj bone konas, aprezas kaj trastudas almenaŭ la plej gravajn aŭtorojn de sia lingvo (mi eĉ ne pri la Esperantaj aŭtoroj parolu). Tamen, multoble pli raras tiuj, kiuj profesie estas lingvoinstruistoj, lingvistoj, filologoj, tradukistoj kaj simile. Ke ĉiuj tiuj faktoroj kongruu en unu sola homo estas okazintaĵo, kiu preskaŭ neniam ripetiĝas. Tamen, tio certe estas la kazo de Suso Moinhos, kaj estas ĝuste tiu sumo de faktoroj, kiuj pozicias lin for, kaj supre, de la averaĝa kvalito de liaj samtempuloj.

Tamen, tiuj du profesiaj faktoroj: profundaj konoj de filologio kaj lingvistiko, aktiveco en literaturo kaj tradukado, ne estas la nuraj ingrediencoj en la poezia recepto de Suso Moinhos: naskiĝinta en Galegio (provinco en la nordokcidento de Hispanio), Suso vivas en regiono, kie du lingvoj konkurencas: la galega kaj la hispana. Tio donis al li certan elstaran kapablon pri – ne ĉiam glata – kunvivado inter diversaj lingvoj, sperton poste ellaborotan dum liaj universitataj studoj, kiuj konstruis en li lertan filologon kaj instruiston de la galega, kaj de aliaj lingvoj (Moinhos estis ankaŭ unu el la malmultaj kiuj instruis Esperanton sur internacia nivelo).

Do, al la profesiaj aldoniĝas personaj faktoroj: persona multlingveco, kaj iom multforma ekzistado inter kulturoj. La rezulto, kompreneble, estas persona kultura fono (kaj heredaĵo) kiu lasas grandajn spurojn en la verko de Moinhos: dum legado de liaj poemoj rimarkeblas la ŝarĝo de solida kono de literaturo (ne nur la Esperanta kaj la galega, ankaŭ la hispana kaj aliaj ĉeestas); de profunda kaj erudicia vortopro-vizo en Esperanto, kaj de lerta regado de la poeziaj strukturoj disvolvitaj ekde la Moderneco. Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio.

Samgeneraciano (kaj samnaciano) de la anoj de la tiel nomata Ibera Skolo, inter kiuj li kalkulas diversajn personajn amikojn, amikojn, kiuj ja reciprokas tiun senton, kiel asertis Jorge Camacho en la antaŭparolo de Laminarioj, ke “sentas lin samgrupano, plia poetofrato en la ibera grupo, kompreneble kun karaktero kaj voĉo tute propraj”.

Kompreneble, sumigitaj, tiuj faktoroj povus sugesti verkon tre regita de influoj (eĉ se nekonsciaj), venatan de aliaj Esperantaj verkistoj. Tio, tamen, se ĝi ja okazas, estas tiel bone kaŝita ke oni ne kapablas percepti. Kontraŭe, legado de liaj poemoj pensigas nin ĉu, ĉar tre bona konanto de esperantlingva literaturo, Moinhos ne celis precipe eviti ĉiajn ricevutajn influojn, kaj konsekvence kompareblojn, je aliaj, ne nur samgeneraciaj, Esperantaj poetoj. Kvazaŭ konscie, Moinhos iel ajn apartigas sian personan verkon disde ilia kolektiva verkaro.

Tiu apartigo senteblas jam en la legado de la unuaj versoj: Laminarioj estas tiagrade erudicie verkita, ke endas ke oni legu ĝin kun bona vortaro ĉemane. Neniel kaj nenie Moinhos ion koncedas ĉe la legado de liaj poemoj: li ja postulas de leganto bonan regadon, ne nur de la lingvo mem, sed ankaŭ de tute nekomuna (en ajna lingvo!) vortoprovizo. Tiu procedo, tamen, kiu en malpli bonaj poetoj utilas por almenaŭ maski minimuman talenton, agas, ĉi-kaze, tute male. Nenio estas kaŝita aŭ enmaskigita en liaj poemoj: tiu vortoprovizo tie enestas simple ĉar ĝi ja nepras por la plej ĝusta (kaj trafa, kaj vortoŝpara) esprimo de la nekomunaj ideoj de la poeto.

Tamen, eblas rimarki ke tiu proceduro ne estas nova en la Esperanta literaturo: Kálmán Kalocsay kaj William Auld jam faris tion, kaj certe oni povas loki la verkon de Moinhos en tiun saman genealogion. Tamen oni ne trompiĝu: ja estas distanco inter ili. En la galego, la resonanta liro ne estas nur la Esperanta, sed tiu de hispanlingvaj poetoj kiel Rubén Darío kaj García Lorca: la kompleksa lirikismo de la Darío de Prosas Profanas, kunligita al la muzikeca kaj kalejdoskopa imagopovo de tiu Lorca de la Romancero Gitano, eĥas tra la poemoj, ne kiel simplaj referencoj aŭ senkonsciaj influoj. Ili estas ja pozicio antaŭ la poezio: kompleksa sed forta, delikate muzikeca sed verve bunta. Tiuj du sintenoj, kiuj en la hispanoj estis preskaŭ antipodaj, fariĝas en Moinhos tute kongruaj, kvazaŭ koincidantaj en ia punkto sur la horizonto.

Malgraŭ tiu reeĥo de hispanlingvaj aŭtoroj, oni ne povas forgesi, ke Moinhos estas ĝisosta galego kaj bona filo de tiu popolo de terkulturistoj kaj navigantoj. Tial, troveblas en li la ĉiamĉeestaj temoj de la maro kaj de kampoj, temoj kies odoroj tre bonflaratas en lia poezio, kaj kiuj same kondukas nin al aliaj, ĉi-kaze neeskapeblaj, eksteresperantaj influoj: tiuj de Rosalía de Castro kaj de Celso Emilio Ferreiro, elstaraj nomoj de tio, kion kulturaj rondoj nomas Galeguidade (tio estas, Galegeco), la sento aparteni al tiu kultura universo, kies landlimoj etendiĝas, larĝsence, de tiuj de la provinco al suda Portugalio kaj al Brazilo.

Tiel, oni povas fasonadi tiun parton de la poezia formulo de Moinhos kvazaŭ samcentrajn cirklojn konusforme grimpantajn unu sur la aliajn: la nacia (galega kaj hispanlingva), la kultura (mondskale vasta sed centrita en Galegio), la profesia, la persona. Tiuj cirkloj, laŭ ili surgrimpas sin, samtempe iĝas pli densaj, kaj la fina rezulto estas poezio tre densigita en unu sola punkto, kie ili restas nedisigeblaj.

Tamen, oni ja rajtas sindemandi: kial, aŭ kiel, tio igas tiun poeton grava por la Esperanta literaturo? Ĉu nur pro sia kvalito? Ĉu nur pro la bon(eg)a, tamen komplika, regado de la lingvo? Ne estas nura respondo al tiuj demandoj; ĉar oni povus pensi, ke bonaj konoj de la lingvo estus nepra kondiĉo por versofari Esperante. Tamen, se tio veras, oni ja memoru ke lerta kaj altnivela regado de la lingvo raras, eĉ ĉe multaj poetoj, kio definitive ne estas la kazo de Moinhos.

Alia punkto estas, ke en tempo kiam multaj feroce batalas pro la absoluta simpleco de la lingvo, libroj kiel Laminarioj akiras tre interesan (eĉ se nekonscian) rolon kiel rezistado al tiu sinteno. Tamen, tio ne estas la plej grava punkto de lia poezio, sed la fakto ke tiu tiom densigita punkto supre menciita ne estas nur punkto, sed vera ponto!

Ponto el tiu konuso el samcentraj cirkloj al alia konuso, formata de la vera kontribuo al altnivela poezio originala en Esperanto, de la uzado de eksteresperantaj influoj por krei pure Esperantan beletron – kaj la kunresponda dialogo inter tiuj kulturoj; de la uzo (ne eluzo, nek foruzo) de diversaj poeziaj strukturoj jam praktikitaj en Esperanto (de la modera rimdozo al la multkolora parnasismeco) ktp., ne por fariĝi kreanto de novaj poeziaj tendencoj aŭ de vakue ribelemaj sintenoj, sed de konverĝanta unueco de la diversaj eblecoj de versfarado en la Esperanta poezio de la unua kvinono de la 21-a jarcento.

Evidente, tiuj du konusoj, kunigitaj per siaj verticoj, akiras formon de sablohorloĝo, simbolo de la tempo. Tiu tempo kiu, finfine, donos la lastan juĝon al la demandoj prezentitaj en la poezio de Suso Moinhos, sed kiu jam antaŭmontras ke ĝi estas ne ĉi-, nek antaŭ-, sed fortempa, unua paŝo al la eterneco, kaj, eĉ pro tio, ĝi ja staros senmova en la centro de l’ uraganoj de la Esperanta poezio.

 

Reen al:

Laminarioj Suso Moinhos Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo