TTT-ejo de UEA

Duobligoj embarasaj

Ŝia lasta poŝtkarto. Serĝo Elgo. Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2002 (2-a eld.). 200p . ISBN 3 01 00029 4. 23cm. Prezo: € 15,00.

Iama debuta krimromano de Georges Lagrange aperas post dek kvin jaroj en dua eldono. Pluraj klarigoj troveblas por tio: la ĝenro ne postulas malfacilan lingvaĵon, sekve troan fortostreĉon de la leganto por povi ĝui. Ideale do por la Esperanta libromerkato.

Tamen ankaŭ rakontoj el tiu speco havas siajn kelkajn regulojn sekvindajn, se oni alcelas veran sukceson. Kiel kerno devas stari la enigmo - la mistero, kiun ni pene malkovros manenmane kun la detektivo. Fakte ĝi kaj ĝia solvo estas ĉi-kaze sufiĉe originalaj kaj spritaj. Sed por teni la atenton de la leganto, oni devas lerte konstrui ankaŭ la intrigon, t.e. la enketan procedon. Jam en tiu kampo ne ĉiuj bataloj fariĝas venkaj, kvankam la aŭtoro prezentas al ni eĉ du scenejojn kun du protagonistoj: inspektoroj Kramer kaj Waddi.

Ili ambaŭ ricevas kelkajn personajn trajtojn, tamen tro malmulte (kaj proporcie, kaj strukture) por fariĝi niaj herooj, kiel Sherlock Holmes aŭ Hercule Poirot. Tiun rolon la aŭtoro prefere atribuas al la viktimo - lernantino deksepjara, tamen pli bela, pli inteligenta kaj pli akravida ol ĉiuj aliaj. Almenaŭ laŭ la pritakso de la rakontisto, kvankam ŝiaj efektivaj eldiroj estas pli simpligaj kaj banaletaj, ol esencaj. Kiel mort"u"nto, plejparte ŝi kompreneble ne rajtas aperi sur la paĝoj, kio kaŭzas al la rakonto daŭran mankon de vera centro.

Ankaŭ ceteraj rolantoj restas kun malklaraj konturoj. Rimarkindas tamen la provoj por karakterizi personecon per lingvouzo. Plej sukcese ĉe la profesorino pri beletro, kies parolo plenas je piĉismoj - apenaŭ kompreneble por la kompatinda inspektoro.

Ĝenerale la intrigo ne estas suffiĉe komplika: pro tro malfortaj misgvidoj ni povas diveni aferojn multe pli frue, ol ili evidentiĝas laŭ la rakonto (ekz. rilaton inter aŭtomobilo damaĝita kaj persono trafita). La enketa paralelo fariĝas pli kaj pli peza, la leganto devas kvazaŭ "atendi", ĝis unu detektivo malkovras finfine, kion ni jam eksciis antaŭe sekvante la alian.

Seriozan surprizon kaŭzas nur unu afero: la ŝoforo Marĉelo ŝanĝas sian familian nomon dum la rakonto sen ajna averto - komence kaj fine li estas Ferrari (74; 193-194), kvankam intertempe li aperis kiel Padovani (168-169; 178; 1921.

Lariko Golden

 

Reen al:

Ŝia lasta poŝtkarto. Serĝo Elgo Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo