TTT-ejo de UEA

Poeto prozas originale

Mikaelo Bronŝtejn: Lecionoj por knabo. 127 paĝoj, Impeto, Moskvo 2009.

Je la sesdekjariĝo de Mikaelo Bronŝtejn en 2009 la eldonejo Impeto prezentis la volumon Lecionoj por knabo. Krom enkondukaj omaĝpoemoj al la bardo, verkitaj de aliaj konataj poetoj, ĝi enhavas verkojn de Bronŝtejn mem: sep novelojn kaj unu pli ampleksan prozaĵon. El la noveloj tri jam aperis aliloke, en la antologioj Mondoj (2001) kaj El ombro (2008), kion la eldonejo tamen ne mencias.

En la noveloj oni tuj rekonas la ege vervajn voĉon kaj stilon de Bronŝtejn. La medio estas tre senteble kaj flareble rusa, aŭ sovetia, depende de la epoko. La etoso ĉiam tre interesas min, kiu neniam paŝis sur tiu rusa tero. La tekstoj estas buntaj, ili scenigas precize kaj kredige la vivon de homoj en diversaj cirkonstancoj. La personoj ĉe Bronŝtejn ne estas anĝeloj – ili havas siajn mankojn kaj makulojn, sed antaŭ ĉio ili ĉiam restas tre homaj. La aŭtoro agigas kaj paroligas ilin sen skrupuloj, tamen ĉiam kun indulgo. Krome, en pluraj el la noveloj oni trovas sufiĉe fortan porcion da socia satiro, plej ofte tamen lerte kaŝita en la subteksto.

En Libella ni konatiĝas kun kelkaj postsovetiaj homoj en "ĝardenkooperativo" ekster Peterburgo, kie ili kultivas kukumojn kaj amintrigojn. Tiu estas tre sukcesa novelo kun surprize senedifa fino. En la sekva, La ordeno, ni trovas minlaboristojn kiuj preskaŭ proksimiĝas al sovetiaj proletaj herooj, sed la ĉirkaŭa politika rondo estas senmaskigita per trafaj kaj amaraj detaloj. La laboro en karbomino estas prezentita en ege konvinka kaj kredinda maniero, kio estas pli-malpli unikaĵo en la Esperanta literaturo.

Sekvas amuza bagatelo pri aŭto, kiu travivas du vivojn, okcidentan kaj orientan. En Peco de kablo ni denove konatiĝas kun la ĉiutagaj intrigoj kaj koruptetoj de sovetia laboro kaj socia vivo. Ankaŭ la lastaj tri noveloj estas sukcesaj, interesaj, amuzaj, fojfoje kortuŝaj.

Necesas pritrakti ankaŭ la pli longan (43-paĝan) tekston Lecionoj por knabo, verkitan en 2009. Ĝi temas pri juda knabo el Ukrainia urbeto, rakontas kronologie liajn spertojn pri inoj kaj sekso, ekde la unua surpriza trovo, ke knabino en la kalsoneto ne havas tion saman kiel li, ĝis la unua amafero de studento. La strukturo de tiu teksto, kiun mi hezitas difini novelo, estas iom seke kataloga. Kaj en la unuaj partoj preskaŭ mankas la tipe Bronŝtejna etoso kaj medio; troviĝas nur simpla rakonto de okazaĵoj. Escepte tamen tiuj eroj interese aludas al la apudvivado de homoj el diversaj nacioj kaj religioj. Rakonti en mi-formo el la perspektivo de eta infano estas malfacile, ĉar kiel trovi la ĝustan lingvaĵon, la konvinkan vidpunkton? Laŭ mi, Bronŝtejn ne tre sukcesas interesi per tiuj fruaj epizodoj. Sed kiam la lecionoj de la knabo atingas junulan aĝon, tiam reaperas la konata etoso, kaj ankaŭ la epizodoj pli daŭras kaj kunĉeniĝas, formante veran rakonton pri junula vivo kaj evoluo, kaj pri la unua vera amsperto. Laŭ mi, la aŭtoro farus pli bone restante ĉe tiu aĝo kaj ellasante la "lecionojn" de la infano.

Pri la lingvaĵo de ĉi novelaro mi diros nur, ke oni ja trovas esprimojn apartajn de la rusa/sovetia vivo, fojfoje ankaŭ ian rusecan vortordon, sed tio efikas ĉefe kiel spico por planti la rakonton en veran medion. Sume kaj resume mi volonte rekomendas ĉi tiun etan novelaron de poeto kaj kanzonisto, kiu estas ankaŭ unu el niaj vere originalaj prozistoj.

Sten JOHANSSON

 

Reen al:

Lecionoj por knabo Mikaelo Bronŝtejn Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo