TTT-ejo de UEA

Legendoj pri SEJM

Legendoj pri SEJM. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 1992. 62p. 21cm. 6,00 gld.

La memoraĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, fama kantisto primovada el Rusio, pri la frua SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) pritemas aferojn pri kiuj nesovetianoj povis aŭdi nur flustre, maloficiale: vivado sub kontrolo, ekvilibro inter pereo kaj prospero movadaj, frenezeco de la ŝtata sistemo . . . Bele Bronŝtejn nomas la historiajn momentojn "legendoj", kvazaŭ ili estus el iu mistera pratempo; tamen mi persone aŭdis de pluraj personoj similajn historiojn.

La epizodoj el la Esperanta vivo de la juna Mikaelo spegulas la malfacilaĵojn kaj amuzajn tempojn de la unua generacio de junaj sovetiaj esperantistoj post la renaskiĝo de la movado. Bronŝtejn ne kaŝas sian ironion pri la sistemo, kies burokratio vivigis iom absurdan vivon al Esperanto. Cetere, la lasta absurdaĵo estas ke la absurdo ne finiĝis kun la nova tempo: ĝi nur mildiĝis iomete.

La sovetia movado, antaŭe izolita, kreskigis propran kulturon, kiun ni ekkonu – ekzemple, pere de legendoj.

Sabira Ståhlberg (Finnlando)

 

Reen al:

Legendoj pri SEJM Mikaelo Bronŝtejn Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo