TTT-ejo de UEA

Ĝi sufiĉas kaj ekscesas


apr 1980

Recenzas Aldo de' Giorgi (Italio):

Libro de romanoj, de Vilmos Benczik (1945-). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1979. 229p. 18cm. ISBN 963 571 063 1.

Per ĉi tiu libro ankaŭ la Esperanta (pseŭdo)literaturo havas sian unuan diĝeston. Ĉar temas fakte pri la koncizigo, en 230-paĝa libro, de ses romanoj: du de Henri Vallienne (1854-1909) kaj kvar de Heinrich August Luyken (1864-1940), aperintaj inter 1907 kaj 1924. Deklarita celo de Vilmos Benczik, reverkinto de ĉi tiu kompendio, estas liveri — ĉefe al studemuloj sed ankaŭ al aliaj scivolaj legantoj — sufiĉe ampleksan resumon (kun inkluzivitaj ekstraktoj el la originaloj) de tiuj ”historiaj” verkoj, kiuj estas finfme la unuaj veraj romanoj aperintaj originale en la Internacia Lingvo.

Tamen, post la legado, mi ne povis deteni min de la perplekso: ĉu penvaloris? Ĉar en ambaŭ kazoj (kvankam pli ĉe Vallienne) temas pri unu el la plej degenerintaj ĝenroj rakontaj, tiaj, ekzemple, kiaj furoris en la komenco de nia jarcento, kiam pluraj senskrupulaj gazetoj disĵetis ilin felietone en la avidajn faŭkojn de la tiamaj subkulturitaj amasoj. Ĉiukaze nomi ilin literaturo signifus kotentiri tiun nomon.

La romanoj de Vallienne estas tipaj specimenoj de tia malvirto, ili estas stinka poto, kie miksiĝas, sen iaj ajn verŝajno, kohero kaj minimuma arto, la plej nekredeblaj kaj mallogikaj okazaĵoj kaj homfiguroj. Ĉiaj ingrediencoj taŭgas: ĉielaj virtoj kaj inferaj pekoj, krimoj kaj heroaĵoj, intrigoj, friponaĵoj ktp. Ĉio kirlita en senhalta, kaosa kaj rebusa sinsekvo. Tragike mortintaj homoj abrupte reaperas. Anĝelaj virinoj perfidas, adultas, murdas sed ... restas anĝelaj. Geedzaj paroj intermiksiĝas. Konfuzo de identecoj. Mizeruloj fariĝas milionuloj kaj inverse. Noblanimaj grafoj, dukoj, markizoj kaj (minimume) industrikapitanoj abundas, kiel devige en tiaj fatrasoj. Kaj tiel senfine plu.

En la antaŭparolo Benczik asertas, ke Vallienne iel anticipas nian postan poramuzan prozon. Tio parte veras, sed mi certas, ke ĝi ne estis en la intencoj de la aŭtoro.

Nur pri la lingvouzo de Vallienne mi ne estus tiel draste kritika, kiel la plej multaj komentintoj. Se ni pensas, ke la libroj estis verkitaj en la unuaj jaroj de nia jarcento, lia lingvaĵo fariĝas preskaŭ akceptebla, eĉ kun la svarmo da naive banalaj kunmetaĵoj kaj frazturnoj, cetere pli-malpli komunaj al ĉiuj verkistoj de tiu pionira periodo.

Pri la romanoj de Luyken pli-malpli validas la samaj rimarkoj, kiel pri Vallienne, kvankam ili estas iom malpli kaprompe komplikaj kaj montras eĉ kelkajn naivajn pretendojn pri psikologia esploro de la karakteroj. Tamen, malgraŭ tiuj stilistikaj avantaĝoj, la verkoj de la german-angla aŭtoro fariĝas pli tedaj pro la vere asfiksia dozo da moralismo enmetita. Ĉiupaŝa emfazo de ia ekstreme bigota pieco, de la plej fanatika religiemo evangelia (tamen iom superstiĉe enmiksita kun diversspecaj animismo, spiritismo kaj orienteca okultismo), tiu daŭra, kaj evidente hipokrita, enŝovo de tiom da predikoj, igas la legadon ne nur enuiga sed eĉ naŭza.

Krome, ŝajnas al mi elflari en Luyken ian snoban senton de supereco pri la ĝermana raso. Jen ekzemplo: Evangelia, angla misiistino kaŭzas la morton de nobla kaj heroeca rusa ribelulo, sed tio estas ja neatentinda bagatelo, gravas nur la savitaj ”principoj” kaj la amo de la superrasuloj!

Laŭ la komentintoj la lingvaĵo de Luyken estas tre bona, laŭ iuj eĉ ”modela”. Ni nur konsideru, ke li verkis 10—15 jarojn post Vallienne. Persone lian prozon mi ne konsilus al miaj kursanoj kiel imitindan.

Pri la laboro de Benczik, mi diru, ke li atente ĝin faris. Per ĝi niaj filologoj kaj bibliografiistoj havas taŭgan studmaterialon kaj povos ŝpari al si la tempon kaj ĝenon legi la originalajn kaĉbulojn.

Mi nur esperas, ke al neniu eldonisto venos en la kapon represigi la ĉi-koncernajn originalojn; la diĝesto de Benczik ja sufiĉas kaj ekscesas.

 

Reen al:

Libro de romanoj Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo