Li ne pigras sur siaj laŭroj

 

La lingvo serena. Plena originala verkaro. Baldur Ragnarsson. Pisa: Edistudio, 2007. 799p. 18cm. ISBN 9788870360783. Prezo: € 27,00

 

Sur la skribotablo de la recenzanto kuŝas volumo ne nur dika, sed ankaŭ tre riĉa, bunta kaj ampleksa. En ĝi defilas ne malpli ol 108 poemoj kaj 66 plurĝenraj kaj malsamlongaj prozaj tekstoj de la konata kaj elstara islanda poeto, literaturkritikisto, eseisto kaj tradukisto Baldur Ragnarsson (n. 1930), krom uverturo da 7 diversaŭtoraj eseoj pri lia poezio.

Marjorie Boulton (Etaj pensoj antaŭ ega kolekto), Jorge Camacho (Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto) kaj de Edwin de Kock (Baldur Ragnarsson kaj mi) elmetas ĉefe personajn rememorojn pri konatiĝo kun la aŭtoro kaj senpretende ŝparvortajn (tamen interesajn) pripensojn pri la ĉefaj facetoj de lia talento. Same mallonge sed tre dense Probal Daŝgupto (Proceza poeto) liveras originalan, profundan kaj fruktodone cerbostreĉan analizon pri kelkaj poemoj el la kolekto. En pli longa (19‑paĝa) eseo (La poezio de Baldur Ragnarsson: tradiciismo renkontas modernismon) Humphrey Tonkin trafe lokas la aŭtoron en la historia fluo de la esperanta poezio, skizas liajn ĉefajn literaturajn influojn, kaj verdajn kaj etnajn, kaj ligas lian poemadon al lia propra literatura teoriumado, renkontebla en la dua parto de la nuna volumo. La simillongan (16‑paĝan), erudician kaj konvinkan eseon de Nicola Ruggiero (La ĉerizarboj de Baldur Ragnarsson) okupas nur unu ĉefideo: la influo (ĉu evidenta, ĉu kaŝa) de la greka poeto Konstantinos Kavafis sur la produktadon de nia islanda bardo. Ĉi unuan parton inde epilogas 28-paĝa eseo de Mauro Nervi (Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento), legebla ankaŭ rete[1]. Ĝi pintas ĉi-parte, ne tiom pro sia longeco, sed ĉefe tial, ke ĝi fake, gvide kaj detale (tamen sen vanaj digresioj) traarkas la tutan poezian itineron de nia serena eminentulo. La suprajn eseojn (precipe la kvar lastajn) mi rekomendas legi almenaŭ dufoje: antaŭ kaj post tralego de la tuj sekvaj poemaroj. Tion mi faris kun granda profito.

La duan parton malfermas la du konataj poemaroj Ŝtupoj sen nomo kaj Esploroj, eldonitaj de Régulo Pérez ĉe Stafeto, respektive en 1959 kaj 1973, kaj fermas fasketo da 16 Aldonaj poemoj, verkitaj inter 1955 kaj 2007 kaj distie publikigitaj aŭ unuafoje aperantaj. Nervi informas, ke la du poemaroj prezentiĝas en formo reviziita ekskluzive por ĉi tiu eldono. Kvankam la ŝanĝoj estas nek multaj nek gravaj, tamen komparo inter la la Stafeta kaj la Edistudia eldonoj montras konstantan zorgon precizigi la tropojn kaj poluri la lingvaĵon: (plen’ > fort’) kaj virto, larĝegaj stratoj > stratoj sen difino, vojon (fari > plani), vako (ankoraŭa > finomanka), molliniaj > mole konturaj, kun multa scienco > ja tre erudicie, (ridetis > grimacis) triste, (ŝvelantan > veluran) molon, sunaj sagoj tiklis miajn (plandojn > vangojn). Aliiĝas ankaŭ la titoloj de apartaj poemoj: La magoj > La optimistoj, Akvoj > Speguloj, Vi skribis pri la vitroj > Vitroj. En la unua alititola poemo la aŭtoro proponas ankaŭ, inter pluraj etaj plibonigoj, kuriozan pronoman modifon (ni > ili), kiu ŝanĝas la tonon de la mesaĝo kaj eble signas subkonscian distanciĝon disde la kristana tradicio. En alia poemo metamorfoziĝas eĉ tuta mitologia figuro, bedaŭrinde kun mistajpo: de Sizifo > de la riverdio Sefizo (anstataŭ la ĝusta “Cefizo”). En Ŝtupoj sen nomo, kelkaj poemoj el la Tria Ŝtupo (12a, 13a, 14a, 16a, 17a) draste transformiĝas enhave, kvankam ne metrike. Samverke kaj samŝtupe, la poemo 19a liveras la finan verson, kiu mankas ĉe Stafeto (verŝajne pro komposta koboldo) kaj la 21a prezentas plibonigon en la 5a strofo kaj ege pli bonan redakton de la lastaj tri strofoj. Interesajn modifojn ricevas ankaŭ la prologo de Esploroj. Maturiĝo alportas bezonon pluraligi, nuanci kaj mildigi: Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti (disfluantan penson > disfluantajn pensojn kaj impresojn) por (ĝin > ilin) fiksi en spaco kaj tempo; La sentoj estas (la miaj; > miaj,) (neniel aliaj personoj > aliaj personoj apenaŭ) povas ilin sperti absolute same; mi ja deziras doni, ne nur elmeti mian memon sur publikan tablon por profana dissekcado > mi deziras laŭeble partoprenigi aliajn en miaj spertoj, sentoj kaj pensoj.

La poezio de Ragnarsson estas intelekte postula. Oni ne serĉu en ĝi lindajn madrigalojn aŭ pepajn najtingalojn. Kvankam serena, lia liro abomenas serenadojn. Ĉio ĝermas, disvolviĝas kaj vortumiĝas ene de lia fekunda kaj kribrema menso. Ankaŭ eksteraj pejzaĝoj tien transŝoviĝas kaj tie trovas sian ekzistokialon. Ĝi elfiltras frapan aŭ subtilan gangon (eĉ kiam ĉi lasta fontas el kulturaj aŭ metrikaj konvencioj) kaj liveras rafinitan, puran, iasence perfektan poezion. Al liaj poemoj eblas kaj indas reveni ofte. Oni trovas ilin ĉiam novaj, defiaj kaj stimulaj. La sama leganto en malsamaj okazoj eble malsame interpretos liajn bildojn kaj figurojn. Tio venas ne de eventuala komplikeco aŭ hermetikeco de lia poezio, sed de trajto, kiu diferencigas poeton eternan disde poeto nur efemera aŭ laŭmoda: la kapablo naski mensan malkvieton.

La trian parton ĉi-voluman konsistigas eseoj, artikoloj, prelegoj, recenzoj, prefacoj kaj postparoloj, dediĉitaj al tri ĉefaj temoj, al kiuj respondas sama nombro da ĉapitroj: esperanta literaturo originala kaj tradukita (216 p.); literatura teorio (141 p.); islandaj lingvo kaj literaturo (96 p.). Pri ĉiuj ĉi temoj Ragnarsson montras sin fidinda fakulo. Tamen li ne kirasas sin per apenaŭ penetrebla ĵargono, bedaŭrinde ofta ĉe fakuloj. Lia stilo fluas, kaj ĉiam klaras lia maniero aliri, elmeti kaj ekspliki ŝajne komplikajn aferojn. Elstaran lokon, ne nur ĉi-parte, sed en la tuta kolekto, okupas lia 64‑paĝa La poezia arto, aro da kvin prelegoj faritaj kadre de la 26a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo en 1986 kaj libroforme eldonitaj de Artur E. Iltis (t.e. de Reinhard Haupenthal) en 1988. Jen nepra legaĵo por iu ajn serioza amanto aŭ studanto de la esperanta poezio. Fine de la kvina prelego la aŭtoro atentigas, ke la temo estas vasta kaj malfacile traktebla kaj ke ĝi eventuale impresis vin kiel komplika, eble tro komplika en mia prezento. Tamen lia timo estas tute senbaza: post lego kaj relego de lia eskvizita pritrakto, ĉio ŝajnas ege klara kaj travidebla. Poeto kaj eseisto osmoze kunekzistas en la sama persono. Ili nutras kaj influas sin reciproke. Tio estas eble la ĉefa ŝlosilo de la unikeco de Ragnarsson kiel esperanta verkisto.

La libro plaĉas ankaŭ kiel fizika produkto. Ĝi estas kompetente redaktita kaj bele eldonita. Ĝin ŝirmas glacea jaketo kun plenpaĝa kolora portreto de la aŭtoro. La unua jaketa faldoklapo cite resumas la sintenon de Ragnarsson pri la lingvo kaj ankaŭ pravigas la titolon de la kolekto: ĝia fonetika skribmaniero, ĝia vortofara travidebleco, ĝia celado al alta idealo, similas al serena ĉielo. [...] Tian senton pri Esperanto kiel lingvo serena mi transportis tute senbare kaj nature en ĝian literaturan mondon.

Feliĉe la subtitolo plena originala verkaro ne plu estas aktuala. Nur kelkajn monatojn post la nuna eldono, aperis ĉe Mondial La neceso akceptebla, 116‑paĝa volumo, kiu enhavas la plej novajn originalajn poemojn de la islanda verkisto, kreitajn en 2007 kaj 2008. Krome, sameldoneje kaj preskaŭ samtempe eliris du pliaj dikaj elislandaj tradukoj de Ragnarsson. Sojle de 80-jariĝo, nia serena poeto videble ne pigras sur siaj laŭroj nek formetas sian plumon.

Laste mi menciu, ke en la nuna kolekto mankas la poemo Post tiom da jaroj, aperinta en la festlibro Speciale por Henri Vatré (p. 58), eldonita de Artur E. Iltis en 1988. Interkonsente kun la aŭtoro, mi plene citu ĝin recenzoŝlose, por iel ripari la mankon:

 

Post tiom da jaroj verki trasenteme

ne plu senciĝas, ĉeas la realo

komplika tro, kaj kontraŭ lasta falo

nenio nin protektas.

                                 Tamen ĝeme

ni ne esprimu nin, dum tiuj ondoj

plu nin subportas, kies vastaj krestoj

neniel cedas pri siaj brilogestoj

sub ĉiel’ ŝanĝiĝanta.

                                 Vagabondoj

ni kredas nin, sed tamen niaj ŝipoj

gvideblas minimume, ilin pelas

ventoj kaj kurentoj, kaj nenion celas

homdeciditan, forestas la precipoj.

La rando nin atendas, ne haveno,

falo duobla: de ŝipoj kaj kurteno.

 

Gonçalo Neves



[1] http://www.liberafolio.org/2007/baldureseo/?searchterm=Ragnarsson