TTT-ejo de UEA

Monumento al granda animo

Lito apud la fenestro. Betty Salt (1907-94). Ilustraĵoj de F. L. Veuthey. Rotterdam: UEA, 1999. 108p. 21cm. EUR 4,80. Triona rabato ekde tri ekzempleroj

Jen la kolektitaj verkoj de Betty Salt, kiu multege servis la kanadan movadon, ekde sia esperantistiĝo en 1961.

Honora membreco de UEA en 1980 rekompencis ŝin sed ne haltigis ŝian aktivadon; tion faris nur ŝia morto en 1994, je la aĝo de preskaŭ naŭdek jaroj.

Ŝiaj tri mallongaj teatraĵetoj (unu en kvar partoj) bone montras ŝian komprenon de tio kion kapablas fari progresantoj-klubanoj. Simplaj konataj historioj, kies roluloj nombras de kvin ĝis dek unu kune kun "homamasoj", rakontiĝas per familiaraj, tre lerneblaj dialogoj. Nur la enscenigado, kie ekzemple juĝisto prezidas ĉe tribunalo, ebriulo "rulfalas sur la plankon", "Merkurio plonĝas en la akvon", prezentas defiojn kiujn reĝisoro kun sia trupo akceptos kun ĝojo.

En ok poemoj (du tradukitaj) leganto vidas ke, pli ol impona ritmo aŭ lula harmonio, gravis por Betty Salt koncizo, kerneco kaj vizio de mondo kie regas malĝojo, malsano, morto, sed ankaŭ beleco, ĝojo kaj kuraĝo:

Li estis tia hom', kiu sub la ter' hakante polvan karbon ĉirkaŭ si,
tiris ĉielon bluan el sia anim'. . .

Sed estas la rakontoj, plenigantaj pli ol la duonon de la centpaĝa volumo, en kiuj Betty Salt montras siajn talentegojn, oni diru eble sian genion. Ŝia stilo estas, kiel en ŝiaj teatraĵoj, simpla, klara, eleganta, preskaŭ fundamenta, kvankam sen eksmodaĵoj same kiel sen modernismo. Oni serĉus vane ĉu lingvajn erarojn, ĉu ion tro malklaran por progresanta leganto. En tiu stilo, foje senemocie, foje simpatie, foje ironie, ŝi rakontas tragikaĵojn, komikaĵojn, kortuŝaĵojn, kaj plej ofte misterojn kie rolas mirindaj koincidoj, telepatio, antaŭvido, glosolalio, ŝajna reenkarniĝo ktp. Neniu rakonto atingas pli ol du mil vortojn; neniu tedas, preskaŭ ĉiu surprizas, ĉiu interesas, kelkaj korŝiras.

Malfacile estas taksi la arton de Betty Salt kiel tradukisto, parte ĉar, kompreneble, oni ne kunpresigis la originalojn, parte ĉar, inter la rakontoj kaj eĉ inter la teatraĵoj, ofte troviĝas "bone konata rakonto", "mondfama rakonto", "vera historio", "vera rakonto krom pri minoraj detaloj", "vera rakonco, laŭ hinda onidiro". Ni ne ĉikanu; ĉu ŝi tradukas, ĉi ŝi verkas originale, la stilo de Betty Salt estas konstanta. Mi kore rekomendas la kolekton kiel legolibron, stilpolurilon kaj monumenton al grandanima esperantistino.

Katelina Halo . Britio

 

Reen al:

Lito apud la fenestro Betty Salt Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo