TTT-ejo de UEA

Potencaj deziroj malprudentigaj

La manto (Mantis religiosa). Romano. Paula Mährti (ps.). Chapecó: Fonto, 1997. 182p. 21cm. 30,00 gld.

Manto estas insekto kies ino postkoite manĝas parton de la kunkoitanto. "Manto" estas la insulto kiun la perfidita edzo en ĉi tiu romano ĵetas al sia eksedzino je la fino de 15-jara geedzeco. La insultanto estas Georg Brentano, Esperanta instruisto kaj aktivulo, kaj la insultato -- kiu aĝas 14 jarojn malpli -- estas Paula Mährti, lia lernintino pri Esperanto. Kaj "Paula Mährti" nomiĝas ne nur la ĉefrolulino de la romano, sed ankaŭ ties aŭtorino.

Antaŭ kaj dum la geedzeco ŝi lernis de Brentano ne nur pri la internacia lingvo, sed ankaŭ pri la amorarto. Ŝi bone studis ambaŭ, kaj fine uzis ambaŭ kun aliaj.

Multajn jarojn post la esperantistiĝo kaj edziniĝo Paula Mährti renkontas kaj ekamas Esperantan verkiston, redaktiston kaj reĝisoron, Walter Harimann, kies plumnomo estas Georg Selten. Tiu brila esperantisto aĝas 11 jarojn malpli ol lia nova amantino. La historion de la geedzeco kaj de la am-triangulo Mährti rakontas en facile legebla, preskaŭ babileca stilo. Oni povas imagi ke ŝi priskribas siajn vivospertojn dum kaftrinkado: la malfeliĉan infanecon, tri seksperfortojn, bonan kunlaboron kun la edzo por krei familion kaj aĉeti belan domon, vojaĝojn eksterlanden por ĉeesti en Universalaj Kongresoj kaj aliaj Esperantaj kunestoj, fine perfidojn kaj edzan perforton.

Ĉi tiu romano interesos esperantistojn aparte pro tio ke la ĉefaj eventoj okazas en Esperantaj medioj. Iufoje Mährti mencias renkontojn kun famaj esperantistoj, kies fikciaj nomoj similas al tiuj de famaj malfikciuloj. Ŝi ankaŭ prezentas la ideojn de sia instruisto-edzo pri la uzo de novradikaj vortoj, kaj ŝi montras sian samopiniadon per tiaj vortelektoj en la teksto mem. Ŝi tre bone, tre nature formas kunmetitajn vortojn, sed ŝi uzas ankaŭ literaturajn vortojn kaj novradikaĵojn kiel mava, smajlo, hati, imensa, tarde kaj obĵetas. Dupaĝa glosaro donas difinojn de ne-PIV-aj vortoj.

La stilo de Paula Mährti montras tri specialajn ecojn. Kvazaŭ romanisto de iu frua jarcento, ŝi kutime finas ĉapitron per frazo kiu eksplicite invitas la "karajn legantojn" ekscii pli per la sekva ĉapitro. Ŝi ofte uzas triopon da sinonimoj aŭ preskaŭ-sinonimoj en la sama frazo, kiel "kojoto, serpento kaj vampiro" (temas pri la eks-edzo) aŭ "aspiroj, streboj, revoj", aŭ ke ŝi "antaŭplanis, deziris, sopiris vojaĝi nur kun" Walter. Plej ofte la verboj de la rakonto estas en la as-modo, kutime post unu is-moda verbo enkonduka. Tiuj stilaj kvalitoj estas verŝajne naivaj, sed ili fakte faciligas la legadon kaj donas al la libro la menciitan babilecan tonon.

La libro certe ne estas por pruduloj. Paula Mährti priskribas seksajn spertojn. Plej gravas ke ŝi prezentas la menson de virino kun tre forta volo, kies potencaj deziroj ŝin malprudentigas.

Sylvan Zaft (Usono)

 

Reen al:

La manto Paula Mährti Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo