TTT-ejo de UEA

Brilaj nenaturaĵoj

La maŝino kiu kriis. Div. aŭtoroj. Vieno: Pro Esperanto, 1995. 105p. 23cm. 22,50 gld.

Herbert Mayer certe havis brilan ideon kolekti 11 rakontojn pri la ĝenro "nenaturaj fenomenoj". Li trafe elektis, precipe pro tio ke la 11 aŭtoroj estas malsamnaciaj kaj malsamtempaj, kaj tial eblas kompari la diversajn verkstilojn kaj la evoluon de la lingvo. Kun miro mi konstatis ke la diferencoj ne estas tiom frape evidentaj, kio estas konsola: ne, nia lingvo ne disdialektiĝis. Kompreneble iuj arkaismoj enestas (allasi = agnoski; superakvego = inundo; gluti = vori k.s.). La plej multaj rakontoj estas interesaj, kelkaj ŝoke surprizaj, nur tiujn de Payson kaj Salovaara mi taksis banaletaj. Gratulinde Mayer liveras biografiajn notojn pri ĉiu aŭtoro, pri Borovko ("inkunabla" verkisto, laŭ li) eĉ 5-paĝan. La libro estas elegantaspekta, senerara, kun bela papero kaj klaraj litertipoj. Laŭ la zorganto de la humile nomita "mikroeldonejo" (kiu jam proponis plurajn valorajn verkojn) jam pretas dua samĝenra libro. Ĉi tiun mi varme konsilas al kiu ajn.

Aldo de' Giorgi (Italio)

 

Reen al:

La maŝino kiu kriis Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo