TTT-ejo de UEA

Kial dioj teksas malfeliĉon?

Tri rakontoj pri la Miljara Paco. John Francis (1924). Antwerpen: Flandra E-Ligo, 1997. 117p. 21cm. EUR 12,00.

La tri noveloj en ĉi tiu volumo invitas la leganton en mondon paralelan, laŭ literatura tradicio kiun la brita kulturo admirinde disvolvis ekde Swift (prave citita en la kovrilnoto) ĝis Tolkien. Kaj, konforme al la reguloj de tiu renverso, la aŭtoro en la tria novelo enkondukas vizitanton el nia mondo, kiu en iu aprilo ("nomo de la kvara dekduono de ilia jaro", laŭ la alimonda tradukinto de ties raporto) transsaltas al la fikcia realo kaj "vole-nevole" partoprenas en la intrigoj de la fantazia kortego de Juglando.

La noveloj estas tre zorge teksitaj, kaj multaj personoj, multaj rakontaj fadenoj lerte interplektiĝas en reto de surprizaj rilatoj, kiuj ja postulas la atenton de la leganto kaj samtempe pruvas la fantazian riĉon de la verkisto. La utopia forto de la Francis-a prozo ekspluatas la konvencian fonon de fabela kortego por analizi la hipotezon ke leĝe difinita mortopuno al ŝtatestroj kiuj ial ajn iniciatas militon, povus garantii plurjarcentan pacon. Koncepto ja simpla kaj rakonte efika, kiu implicas la ideon ke militojn kaŭzas ne procezoj ekonomiaj kaj sociaj senfine komplikaj, sed la nura inklino de unuopaj ŝtatestroj. Certe la aŭtoro mem suspektemas ĉe tiel naiva klarigo, ĉar anstataŭ priskribi la avantaĝojn de tiu ora situacio li daŭre novelas pri la danĝeroj kiujn tiu nestabila, leĝe kaj devige kreita pacoformo devas alfronti. Interese ke unu el tiuj danĝeroj kuŝas laŭ Francis en la nesubpremebla inklino al "emocioj", opozicie al racia kontrolo; kiu ajn emocio, ne nur agresemo, sed ankaŭ komerca avido: "plej potenca kaj neŝancelebla emocio" (p. 56), laŭ la preskaŭ-konsenta priskribo de militema persono. Kaj ne nur socie malaprobataj emocioj povas inklinigi al milito, sed ankaŭ poezio: "ĝuste ĉar ili estas poetoj ili bezonas la koloron, dramon kaj suferon de milito, [...] fortaj emocioj kaj konstanta luktado necesas al la poezio" (p. 58-59). Kaj tio kurioze proksimas al la Homera opinio ke "dioj teksas malfeliĉon, por ke al posteuloj ne manku kantotemoj".

Substrekinde estas ankaŭ ke, malkiel en Swift, la "strangulon" el nia mondo tute ne kovras la aŭtora aprobo: li estas subtenanto de la heroaj virtoj kaj de milita agresemo, kaj ne povas kompreni ke la imperiestro de Juglando juĝas impetan batalon nura hombuĉado. Lia sento de supereco rilate al juglandanoj pruviĝas kiel aŭtora blago kiam li, okaze de imperiestra malsano, pretendas kuraci lin per kupo, hirudo kaj kaŭterizo, kaj malestime citas la "superstiĉajn vantaĵojn" de la juglandanoj (kiuj male per pli mildaj rimedoj redonos la sanon al la ŝajne frenezeta, siamaniere tamen saĝa imperiestro).

Francis modulas sian esperanton precize kaj per rigora fundamenteco. Mi plukis tie kaj tie kelkajn preserarojn, kiujn mi listigas ĉi tie por eventuala dua eldono: p. 13, 14: Fereca > Fereco; 17: humilgi > humiligi; 39: temo > tempo; 44: ludekzerojn > ludekzercojn; 48: mistarfo > mistrafo; 60: plaĉas la > plaĉas al; 61: faso! > farso!; 62: provante > provanta; 78: Nevepato > Mevepato; 82-83: mankas citiloj antaŭ "sed estas..." kaj post "efektivaj vortoj"; 84: respekit > respekti; 88: malestinon > malestimon; 103: antaŭeneklinis > antaŭenklinis; 109: min ekdiris > mi ekdiris.

Entute la volumo estas tamen tre plaĉa laŭaspekte, kaj inde enviciĝas en la historie gloran tradicion de Stafeto.

Mauro Nervi - Italio

 

Reen al:

Tri rakontoj pri la miljara paco John Francis Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo