TTT-ejo de UEA |
Miniaturoj
W. Auld Revuo Esperanto 1961
Geraldo Mattos: MINIATUROJ*. Eld. Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Rio de Janeiro, 1959. 77p. 16 X 11.3 cm. Prezo : 1,25 gld.
La 31-silaba japana utao, aŭ “japanesko” jam delonge radikiĝis en nia originala poezio, kaj tre multaj okcidentaj esperantistaj poetoj provis kapti la nuancecon, rafinon kaj sugestivon de tiu miniatura formo. Nun la konata brazilano Mattos eldonis kolekton de 36 da ili. Ĉarma volumo, en kiu li kantas jen la naturon :
Kiun naturo funebras tiel triste, ke tra ĉielo testudas nuboj nigraĵ kaj larmas pluv’ insiste ?
jen la erotikon :
Bekfrapas vigle birdido ovopilkon: pli frape pikas la pintoj de la mamoj vian korsaĵan silkon . . .
jen la seniluziiĝon :
Min tukosvinge revokas ŝia pento ?
Frandaĵo por la belamanto.
W.A.
Reen al:
|