TTT-ejo de UEA

0riginalaj noveloj de 30 verkistoj

Mondoj, red. Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik kaj Sten Johansson. Bielsko-Biala: Eldonejo Kleks, 2001. 216p., bind. EUR 16,50, triona rabato ekde tri ekzempleroj.

4 originalaj esperantlingvaj noveloj de 30 verkistoj el 19 landoj, plejparte eŭropaj, sed kun kelkaj kontribuoj el la Amerikoj, Afriko, kaj Aŭstralio. La noveloj estas ĝenerale nelongaj, kun kelkaj esceptoj, kaj estas bone elektitaj kaj bone verkitaj. Bedaŭrinde, abundas komposteraroj, kvankam nur unu-dufoje ili nekomprenigas la legadon. Tamen pli adekvata provlegado estas tre dezirinda.

Mi rekonis kelkajn el la noveloj el la Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn kiel juĝisto en la prozliteratura fako mi jam antaŭe legis kaj multe ŝatis. Plezurigas ke ili nun haveblas en libroformo. Laŭ mia propra gusto, elstaras inter la noveloj Familio Pork de Jorge Camacho; La islanda vortaro de Ronald Gates; La reveno kaj Renkontiĝo kun la morto de Zora Heide; Vivo kaj morto de Neologismo de Sten Johansson; La pluvo en Ĉenstoĥovo de Lena Karpunina; Heinz estas mi de Trevor Steele.

Nur tre malmultaj el la noveloj ŝajnas al mi neindaj, pro sia propagandemo pri Esperanto, pri ekologio, pri moraleco, k.a. En literatura kolekto oni ne anticipas esti surŝutata per senkaŝa propagandado pri iu ideologio. Sed facilas ne relegi ilin, kaj anstataŭe refrandi la literaturajn gemetojn.

Nu, neniu el la noveloj estas Nobel-premiindaĵo. Tamen, pluraj el ili spegulas la altan kvaliton de la plej bona esperantlingva verkado. Mi ne povas ne mencii, tiurilate, veran gemon, Vivo kaj morto de Neologismo de Sten Johansson, kiu ne nur abunde ridigas la leganton, sed sukcesas ankaŭ pensigi. Sed tio ja estas la esenco de vera komikaĵo, ĉu ne?

Aliflanke, Heinz estas mi de Trevor Steele estas eble la plej pensiga el la noveloj. Estas neklare, verŝajne laŭintence, ĉu la aŭtoro celas priskribi spertojn de renkontiĝo kun reenkarniĝoj pasintaj kaj estontaj vivdatoj de kelkaj el la mioj kiujn li renkontas inklinas nin supozi tiun interpreton; aliflanke, aliaj aludoj pensigas pli pri la multeco de la personecpartoj, kiuj sin montras ekstremforme en kazoj de multpersoneco troveblaj en psikiatraj studoj, kaj en la konsultoĉambroj de psikanalizistoj. Estas dirite en la verko ke la verkanto ne kredas je karmo, do ni rajtas elstreki tiun hipotezon. Nu, ĉu ni ja rajtas trovi en ĉi novelo la

vidpunkton de Trevor Steele mem, kaj ne nur literaturan fikciaĵon? Mi emas pensi pri tio ke Trevor kutime bazas siajn novelojn sur propraj vivspertoj, malmulte aŭ tute ne kaŝŝanĝitaj. Negrave kiel oni konkludas, la novelo estas, kiel mi jam diris, pensiga kaj pripensinda.

 

Donald Broadribb

 

Reen al:

Mondoj Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo