TTT-ejo de UEA

Eksterordinara superrigardo pri kultura fenomeno en nia kulturo

Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj. Div. aŭtoroj. REU/Impeto, 2007. 159p. 22cm. ISBN 9785716101395. Prezo: 15,00 €

En mia junaĝa periodo kiel esperantisto mi bonŝance akiris kelkajn jarkolektojn de la iamaj Lingvo internacia kaj Juna esperantisto. Dum mi legis tie poemojn de Deŝkin, Devjatnin, Jarmoleviĉ, Levenzon, ekevoluis ĉe mi la impreso, ke rusaj Esperanto-poetoj estas iel diferencaj de la ceteraj poetoj sin okupantaj pri poezio en la internacia lingvo. La sincere emocia tono de iliaj poemoj tuŝis mian junan koron: amo, tristo, esperoperdo, despero, simple kaj sendevie esprimitaj sentoj: Mi volis ploregi, kaj vi – vi ekridis / ĉar amon vi mian ne sentis, ne vidis – tiel Deŝkin en 1912. Tamen, aŭdiĝis voĉoj kritikaj pri tiatonaj temoj: en la komenco de la tridekaj jaroj Nekrasov, kunfondinto de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj) kaj mem poeto, skribis (en Enciklopedio de Esperanto, 1933), ke la temaron de Deŝkin limigas "la nuraj motivoj pri amo kaj naturo" kaj ke tiaj temoj "ne multe harmonias kun la epoko"; kelkajn jarojn poste ambaŭ poetoj fariĝis viktimoj de tiuj revoluciaj fortoj, kiujn Nekrasov opiniis pli inda temaro de tiuepoka sovetia poeto ol la amo. Nekrasov estis pafmortigita, Deŝkin malliberigita kaj ekzilita dum multaj jaroj; la historio de multaj rusaj esperantistoj en tiu paranoja epoko estas pli peza ol povas larmoj esprimi.

Poste, dum mi legis la poemarojn de Miĥalski kaj Hohlov pluevoluis ĉe mi la menciita impreso, ke la rusaj poetoj pli inklinas al sentoriĉaj esprimmanieroj ol al intelektaj abstraktaĵoj. Ĉu tio ŝuldiĝas al la kutime iom stereotipa opinio pri la sentema rusa popolanimo, mi ne scias, eble jes, eble ne. Kaj nun, legante la poemojn de Moskvaj sonoriloj, mi ne povas ne konstati ĉe mi revivigon de mia daŭre konservita impreso de antaŭ jardekoj pri tiu esenca diferenco: ke emocia pulsado pli ol io alia karakterizas la vivon de tiuj poemoj.

La antologio enhavas poemojn de 36 reprezentantoj de la "Moskva skolo", 25 viroj kaj 10 virinoj. La kompilinto, Nikolao Gudskov, en sia antaŭparolo konvinke pravigas tiun nomon tiel, ke kompare kun aliaj esperantistaj centroj de Rusio, Moskvo estas historie la urbo de la Esperanto-poezio, kie elstaraj poetoj kiel Konstantin Gusev, Vladimir Samodaj kaj Bonifatio Tornado influe kontribuis al sentiĝo pri "skolo" meritanta apartan nomon. Ankaŭ la amtempa disfloro de originala kanta kulturo de junaj sovetiaj esperantistoj kaj plusekve la kultura aktivado de la moskva klubo Lev Tolstoj kaj poste de MLEK (Moskva Literatura Esperanto-Klubo) estis sendube gravaj faktoroj en tiu evoluo. Tamen restas provo difini la karakteron de la Moskva skolo de Esperanto-poetoj. Tian provon mi ne riskas fari definitive, kvankam la ĉi-koncerna antologio liveras konsiderindan materialon por pripenso. Mi tamen emas aserti, ke multo komuna estas konstatebla ĉe la koncernaj poetoj, precipe la efikoj de malferma, aperta stilo, kiu garantias rektan kaj nebaritan konekton inter persona vivo kaj eksteraj cirkonstancoj kaj okazaĵoj, ordinaraj kaj neordinaraj. Tiun rektan, nebaritan, fluan konekton inter interno kaj ekstero mi volas emfazi, ĉar ĝi sentive kontribuas al senpretendo kaj sincero. En sia poemo Poezio Vladimir Samodaj demandas: Kio estas poezio? Ĉu fantazio, intelekta kaŝludo, klara penso, elokvento? Li ne scias la respondon, sed konstatas fine por si mem, simple kaj sincere: Miaj versoj ne hipnotas / per bombaste pompa rim' / Mi nur simplajn vortojn notas / kiujn diktas la anim’.

La libro estas dividita en kvar partojn laŭ kronologia ordo laŭeble proksima al la eniro de la prezentitaj poetoj en la Esperanto-kulturon. Detalaj informoj pri la poetoj konsistigas gravan parton de la libro. Frontas G. Deŝkin, N. Hohlov, N. Nekrasov kaj A. Logvin. Estas kortuŝe legi poemojn de Deŝkin, verkitajn en liaj lastaj jaroj post jardekolongaj suferoj; lia poemo Morna soneto reeĥas versaĵojn de liaj fruaj jaroj, la amo vizitas lin denove: Ekzisto sen revoj kaj sen kreoforto / vegeto sen amo, tenero, ador’... / Aĥ, nur iafoje pri Vi rememor' / devigas bedaŭri pri manko de vorto. Sekvas la spronantoj de la Moskva skolo: K. Gusev, B. Tornado (B. Tokarev) kaj V Samodaj kaj pliaj poetoj sub la komuna dividtitolo "Profetoj". Iliaj temoj grandparte estas tre personaj, sed tamen diferencaj: Konfeso de Gusev elvokas kunsenton kaj kuraĝigon al vjetnama amiko, Prologo de Tornado metaforan memhistorion, Jaroj kuras, jaroj flugas de Samodaj realecan vivkronikon, ĉiuj grandaj poemoj kaj altmeritaj. Ĉe M. Bronŝtejn oni konstatas pli variajn temojn ol ĉe multaj aliaj, politikan satiron miksitan kun grimaca humuro en Mia prezidento kaj Gajaj frapistoj, sed ankaŭ intimecajn, dubecajn memesplorojn: Do mi ploras kaj amas / kun ĉagren; kun kares' / kaj fortuno ekrampas / de "apenaŭ" al "jes". V Melnikov, M. Giŝpling kaj G. Arosev, tre rimarkindaj poetoj, trovas lokon kun pliaj poeziaj kolegoj sub la dividtitolo "Nova testamento". La poemoj de Melnikov atestas kaj virtuozan talenton kaj teman multflankecon, li filozofiumas en Denove pri beleco kaj Saniga maro, delikate sentesploras en Post unu jaro, bruske humuras en Observoj de biletkontrolisto. Giŝpling sombre meditas pri Voĉoj el paseo, "kio do estos poste" li demandas en du poemoj; lia poemo Lumturo atestas zorge ellaboritan uzon de simbolo, sed li verkas ankaŭ pri la lingvo kaj la rimoj: Ĉe nia manko de rimeblaj vortoj / lasante for la manieron snoban / surmetu, Muzo, hejman lozan robon / kaj benu min per rimoj eĉ abortaj. Arosev montras eltenan talenton en tema disvolvo en sia granda poemo Ŝtoneto.

Ne estas eble komenti en mallonga recenzo pri ĉiuj unuopaj poetoj en tiu ĉi atentinda antologio. Ke mi devis ellasi plej multajn ne signifas, ke mi ne taksas ilin valoraj por aparta pritrakto. Antaŭ ol meti finan punkton al mia transfluga supervido mi tamen volas mencii la lastan poemon en la volumo, la solan de N. Soljakova, titolitan Al amiko. Tion mi faras, ĉar ĝi bele reprezentas temon pli-malpli konstateblan ĉe preskaŭ ĉiu el la poetoj de la Moskva skolo, norne la amon: Mi sopiras, mi tiel sopiras; amiko / pri la tagoj feliĉaj de la festival' – deziro, sopiro, manko – la samaj sentoj, kiujn esprimas Deŝkin en la cititaj poemoj de 1912 kaj 1960. Iuj eble diras: tiaj la rusoj! Sed mi aldonas: Tiaj ni ĉiuj, almenaŭ iafoje.

Nikolao Gudskov faris bonegan laboron kompilante tiun ĉi rimarkindan antologion de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj. Ĝi donas eksterordinaran superrigardon pri certa kultura fenomeno en grava centro de vivanta Esperanto-kulturo. Aparte dankinda estas lia kolekto de daŭre valoraj biografioj de la verkistoj.

Baldur Ragnarsson.

 

Reen al:

Moskvaj sonoriloj Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo