TTT-ejo de UEA

Brila tendarfajro

Oni ne pafas en Jamburg. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 1993. 132p. 20cm. 15,00 gld.

Movada romano povas soni kiel tedaĵo – sed ne estas, se ĝi temas pri la junulara movado en la Sovetio de la 70-aj jaroj. Nur en la lasta tempo oni ekster Eks-socialismio iom post iom konsciiĝas pri la kelkrilate tute unika Esperanto-movado evoluinta en tiu izolita sesono de la tersurfaco kiun oni longe nomis Sovetio.

Mikaelo Bronŝtejn scias pri kio li verkas – multo en lia romano estas membiografia. En eks-Sovetio oni de longe ĉie konas lin kiel poeton kaj kantiston, sed ankaŭ kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la (junulara) movado. En la vere legenda rakontaro Legendoj pri SEJM [rec. 1993, p. 134] li priskribis siajn movadajn spertojn, kaj la saman temaron li utiligas ankaŭ en Jamburgo. Eblas eĉ rekoni lin mem en Jefim Trosman, la bardo kaj poeto el Tiĥvin.

Ĉeestas en la rakonto same la idiliaj momentoj de la someraj Esperanto-tendaroj kiel la persekutoj de la Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB) – ankaŭ en la vero ĉiam nomita, pro atentemo, nur KŜS de la sovetiaj esperantistoj. Vere interesa por la ne-ekssovetia leganto la romanon tamen igas unuavice la foje vere brilaj priskriboj de nedramaj, preskaŭ ĉiutagaj situacioj, kiuj tamen perfekte spegulas la etoson de la epoko. De la vizito de finna delegitaro kiu anticipe profunde tedas la urban moŝtaron ĝis la absurda "kunlaboro" kun la kontraŭesperantaj oficialaj instancoj, ĉio estas samtempe ridiga, pensiga kaj kompreniga.

Krom la unikaj spertoj vere evidentiĝas la beletra talento de Bronŝtejn – malofte mi legis E-romanon kun tia ĝuo kiel Jamburgon. Ĉefe oni fakte bedaŭras ke la libro tiel baldaŭ finiĝas, ĉar ĝi enhavas nur 130 paĝojn, sur kiuj intereskapte interplektiĝas la amika atmosfero de la esperantistaj tendarfajroj kaj la griza monoliteco de la potenculoj. Kontraŭ tiu fono Bronŝtejn reliefigas la ĉiutagan, sed ne seneventan vivon de sia esperantista protagonisto, komence bonkreda sed ĉiam pli dubema sincera partiano. El liaj proksimaj amikoj unu mortigas sin pro la persekutoj de KŜS, dum alia konsentas dungiĝi ĉe la sama instanco.

La lingvaĵo de Bronŝtejn estas flua kaj krea, pli-malpli libera de la idiomaĵoj kiuj, pro la ĝisnuna izoliteco de la sovetia movado, abundas en rusiaj eldonaĵoj. Kelkaj strangaĵetoj tamen enŝteliĝis, ekzemple nome anstataŭ ĝuste, precize. Ankaŭ ni kun vi anstataŭ ni du, vi kaj mi povas konfuzi neiniciton.

La libro estas bele kaj profesiece eldonita de la nova Moskva eldonejo Impeto, kiun fondis la laborantoj de la E-sekcio ĉe la granda ŝtata firmao Progreso. La kolora kovrilo kaj la preskvalito klare superas la mezuman rusian, kaj ankaŭ la mezuman esperantian. Do, vere ne estas iu kialo ne havigi al si la libron. Vi legos ĝin en unu vespero.

Kalle Kniivilä (Finnlando)

El la du eldonejoj kiuj plej aktivas en la najbara Rusio – la Jekaterinburga Sezonoj kaj Impeto el Moskvo (vd. ankaŭ p. 151 ) –, al Seulo venis la impetanoj. Ges-roj Ŝevĉenko rakontis ke pro la prezaltiĝado en Rusio nun malkreskas la diferenco inter rusaj kaj "okcidentaj" libroprezoj, sekve la enlanda merkato fariĝas por ili pli grava ol antaŭe. En 1993 Impeto lanĉis en po 1000 ekzempleroj la romanon Oni ne pafas en Jamburg de Mikaelo Bronŝtejn (vd. majo, p. 94) kaj la historie valoran Rememoroj de centprocenta esperantisto de Aleksandr Saĥarov. (Ambaŭ jam haveblas ĉe UEA.)

 

Reen al:

Oni ne pafas en Jamburg Mikaelo Bronŝtejn Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo