TTT-ejo de UEA

Manpleno da vera poezio

Kolektitaj poemoj. L. N. M. Newell. Manĉestro: Esperantaj Kajeroj 8, 1987. 80 p. 21 cm. 7,50 gld.

Mi konsilas komenci legadon de tiu ĉi libro de la dua parto: fascina priskribo de la poeta vivo, kiun brile faris Edwin de Kock. Ĝi impresas kiel aventura romano: tiel neordinara estis la vivo de tiu neordinara civitano de Esperantujo. Li vivis kaj agis en Britio, Francio, Italio, Belgio, Egiptio, Sudano, Aŭstralio. Li ŝanĝis multajn profesiojn kaj eĉ estis, dum la milito, oficiro de la kontraŭspiona servo de la brita armeo. Kaj samtempe li ĉiam vivis kaj agis en sia plej amata lando Esperantujo: verkis, tradukis, redaktis, instruis, organizis, kreskigis novajn generaciojn de kleraj esperantujanoj, kaj amikis kun bonaj homoj.

Newell estas konata kiel aŭtoro de nur malmultaj originalaj poeziaĵoj, aperintaj en Esperanta Antologio, Dekdu Poetoj, Baza Literatura Krestomatio kaj dise – en revuoj. Edwin de Kock faris al ni belan donacon, transforminte tiun malmulton en multon – 29 verkoj! Ne tro granda multo. Sed ĉiu poemo estas vera poemo, verkita de matura poeto. Mi volonte analizus la verkaron de Newell, sed mi ne povus fari tion pli bone ol faris Edwin de Kock en la antaŭparolo. Tial mi nur diros ke Newell estis unu el la nemultaj veraj poetoj de Esperantujo. Kaj kiel pruvon, mi citos lian muzikecan versaĵon, kiun li verkis apenaŭ 24-jara.

Parizo
Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar' . . .
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud
Seine
Ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas
Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam'
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien';
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren':
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al Ĉiel' nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.

Kiu post tiu am-konfeso ne ek-sopiros pri Parizo? Kaj se Dio favoros min kaj iam venigos min en Parizon, min akompanos tie Leonard Newell kun sia sugestia Parizo.

Boris Kolker (Rusio)

 

Reen al:

Poemoj de Newell L.N.M. Newell Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo