TTT-ejo de UEA

Ne magio sed mistifiko

Nigra magio. Deck Dorval kaj Christian Declerck. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1988. 216p. 2lcm, Serio "Stafeto", n-ro 7. 28,20 gld.

Nigra magio estas stranga libro. Unue, Flandra Esperanto-Ligo mistifikas aĉetuntojn, prezentante siajn eldonaĵojn sub la, por ni ĉiuj jam sankta, marko "Stafeto". Aldone, interna kovrilpaĝo disigas la kunaŭtorojn per la indiko: "lingve reverkita de Christian Declerck laŭ la originalo de Derk Dorval". Mi do dispriskribos iliajn rolojn.

Ni komencu per Dorvalo. Decidinte verki krimromanon kie ĉefrolu policisto Ksavero Kant (samkiel en du romanoj pli frue aperintaj), li elektis tro klasikan, nun eksmodan modelon: tiun, kiun plej famigis kaj disvastigis Agatha Christie. Unuapaĝa listo de personoj, unuaĉapitra poprezento de ili, duaĉapitra murdo (aŭ similaĵo), serĉado de spuroj kaj kulpuntoj ĝis la praantaŭlasta, solvo en la antaŭlasta, kaj feliĉa fino kaj adiaŭo en deserta ĉapitreto. En Nigra magio mi trovis la intrigon tro neverŝajna, nelaste ĉar tute mankas tempindikoj. Cetere, kiom koncernas ĉion nigra magio?

Bedaŭrinde s-ro Deklerko, kiu devintus roli kiel ne pli ol lingva revizianto, deziris vesti senpretendan krimromanon per lingvaĵo, kiu al tiuspeca verko tute fremdas. Surkovrile li ne hontas aserti, ke ĝi "stile kaj lingve soras". Tiucele li salate kaj senkriterie eltiris kelkajn modaĵojn el lastatempaj neologismaj glosar(et)oj kaj miksis ilin kun la tradiciaj formoj: pre apud antaŭ, men apud malpli, erst apud ne pli frue ol, mido apud tagmezo...

Krome, apud uzeblaj parolaj frazoj kaj esprimoj ("ligi kaj logi", "rapidrapida", "desupri", "baldegaŭ") li enkondukas bizarajn vortumojn, kiaj "malresti", "mi rajdis pneŭon lika", "tieleske 'stis", kaj amason da -intis tra la tuta libro, kiam sufiĉus -is. Fine, li montriĝas esti unu el tiuj, kiuj aldonas al la franca o-finaĵon kaj nomas tion plena Esperanta vortaro: aŭtopsio, minuskula, arida, insinuo... kie taŭgus nekropsio, liliputa, teda, sugesto... Ĝenas precipe la francisma uzo de vortoj: terori (hororigi), averti (voki), freŝe (friske), inhali (enspiri), vehiklo (veturilo), afekcio (tenero, amo), rezervita (silentema)..., kio evidentigas supraĵan scion de nia literatura lingvo, se ne ankaŭ de la konversacia.

La tragedion de ĉi tiu krimromano mi resumas per la vortoj: Deklerko murdis Dorvalon. Se vi tamen volas aĉeti la kadavron, ne forgesu, ke malsufiĉas PIV kun Suplemento...

Georgo Kamaĉo (Hispanio)

 

Reen al:

Nigra magio   Deck Dorval Christian Declerck
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo