TTT-ejo de UEA

Viktimoj inter ni

La nokto de la ezoko. Serĝo Elgo. Prilly: LF-Koop, 1992. 171p. 20cm. 28,50 gld.

La nokto de la ezoko oni povas nomi krimromano. Ĉu ekzistas, fakte, pli granda krimulo ol milito? "Malpura estas la milito . . ." (p. 94). Pri milito temas la dua romano de Serĝo Elgo. Pli precize, pri postmilito kaj pri militviktimoj kiuj vivas inter ni.

Unu estas Fredo Lapaso, naskiĝinta dum la dua mondmilito. Viktimo estas li plurflanka: senpatrina (onidire, lia panjo sufiĉe kokrinte sian edzon forfuĝis kun alia viro), filo de perfidinto dummilita (denove laŭ onidiroj, lia paĉjo kaj ties kamarado perfidis taĉmenton de partizanoj buĉotan de nazioj), plue viktimo de premsonĝe revenanta bildo vidita kiam li estis eta infano, kaj plie viktimo de junaĝa misfaro. Tiuj enigmoj, kiuj plurflanke viktimigis Fredon, deĉifrendas. Kaj ĝuste tion provas Serĝo Elgo sur ĉ. 170 paĝoj verkitaj en stilo facile legebla.

Ne mankas en ĉi ĝuebla verko psikologio, idilio kaj erotiko – kaj kelkaj neologismoj (brendoj, kolaboratoro, komandaturo, kalvadoso, klarigitaj librofine), kiuj por mi montriĝis senproblemaj, eĉ bonvenaj.

Iom da malbonvenaj tajperaroj ĝenetas fluan legadon. Ekzemple, la mankantan ĉi en "Mi naskiĝis en tiu [ĉi] vilaĝo" (p. 8) mi ne sukcesis retrovi. Interŝanĝe mi retrovis en ĉi libro ion alian – min mem.

La premsonĝoj de Fredo Lapaso estas io familiara por mi: ĝis hodiaŭ mi sonĝas la manaĉon kiu turmentis min dum jardeko, tiun de certa sekreta polico kaj ĝiaj "kolaboratoroj". Oni ja pro onies kaj alies diraĵoj viktimiĝas kaj suferas, kaj kiam oni malkovras la veron, ĝi apenaŭ valoras ion. Kaj tamen . . . zwischen uns sei Wahrheit (vero estu inter ni) (Goethe).

Ionel Oneţ (Rumanio/Usono)

 

Reen al:

La nokto de la ezoko Serĝo Elgo Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo