TTT-ejo de UEA

Sex, drugs... kaj alio... sen Rock-n-roll...

Sten Johansson: El ombro de l’ tempo ; 196p ; 2017; Novjorko ; Mondial.

Mi jam recenzis du romanojn de Sten Johansson, legis multajn liajn verkojn. Do ankaŭ la romanon “El ombro de l’ tempo” mi elektis konscie, atendante vere indan verkon. Mi ne eraris...

La nova libro estas psikologia romano, kie la aŭtoro daŭrigas kaj evoluigas la temojn traktitajn en “Marina” (2013), kaj pli frue en “Dis!” (2001). Se al vi plaĉis tiuj du plifruaj romanoj, do plaĉos ankaŭ la nuna.

La intrigo kaptas tuj ekde la unua paĝo. Verkisto renkontiĝas kun legantoj, en la urbo kie li loĝis junaĝe. Estas menciataj tri librotitoloj – tiuj estas krimromanoj de Johansson mem; ankaŭ iuj detaloj el tiuj libroj menciiĝas pretere. Do, ĉu aŭtobiografiaĵo? Tamen temas ne pri “mi”, sed pri “li”, kaj la titolpaĝo klare avertas: “La personoj, agoj kaj okazaĵoj en ĉi tiu romano estas fikciaj. La lokoj, medioj kaj vivdefioj estas realaj.” Do oni pensu laŭvole, sed minimume estu certa: la aŭtoro scias, pri kio li skribas.

Virino venas por preni aŭtografon, prezentas sin, kaj post mallonga dialogo evidentiĝas, ke ŝi estas filino de la aŭtoro, Johanna, kiun li ne vidis dum pli ol tridek jaroj...

La kortuŝita protagonisto nomata Roger ekverkas novan romanon – senplane, laŭ hazardaj rememoroj, kaj ŝajne jen ĝuste tiun ĉi romanon ni legas. La eventoj ne estas kontinuaj, okazas saltoj tien-reen tra tempo, kaj tio ne estas markita kiel en “Marina” – iom neoportune, sed alkutimiĝi eblas. Alternas la priskribo de la nuno: Roger verkas en diversaj lokoj, ĉefe dum vojaĝoj – kaj liaj rememoroj. Pri lia junaĝa politika aktivado, pri unuaj amrilatoj kaj cetero... Estas interese observi, kio logis kaj kio maltrankviligis svedajn gejunulojn en 1970aj jaroj. Bedaŭrinde, eĉ nestultaj tiam estis tro influitaj de propagando (kvankam ili mem fervorege asertis, ke propagando regas nur en socialismaj landoj): jen junulino tutserioze kaj arde eksklamas: “Ĉu vi imagas, kio okazos, se Sovetunio okupos Svedion?” Pasis pli ol 40 jaroj... sed ankaŭ nun multaj en Svedio plu timas propran ombron kaj kredas, ke Rusio planas ilin ataki...

La pensoj kaj travivaĵoj de la protagonisto kelkloke mirinde similas al la miaj kaj do perfekte kompreneblas. Se junaĝe oni povus antaŭvidi!... Se maturaĝe oni povus korekti la pasinton!... Kiel reglui rompitajn rilatojn kun parencoj?... Kiel viro klarigu al amata virino, kion ŝi signifas por li kaj kion li volus – se “Ŝi misinterpretis lin, kredis vidi siajn proprajn atendojn kaj bezonojn en lia agado. Kaj tamen ŝi neniam klare eksplicis, kion ŝi mem deziras”...

Nenia mildigo aŭ plibeligo. Pluraj scenoj povas eble ŝoki tro prudajn legantojn... sed ŝajne tiaj ne plu ekzistas, almenaŭ en Eŭropo? Bonstato sen firmaj “pens-ankroj” instigas junularon al serĉado de riskaj plezuroj: neseriozaj seksrilatoj, drog-konsumado... Normala familio ne plu estas valoro kaj modelo – do ĉu post kelkdek jaroj tio rezultigos pereon de eŭropa civilizo, samkiel okazis pri antikva Romio? Iom da koncernaj meditoj aperas sur p.163, tamen plejparte la leganto pensu mem...

Sten Johansson (kaj lia protagonisto Roger Karlsson) verkis plurajn krimromanojn, kaj ankaŭ en tiu ĉi trovebas kelkaj detektiveskaj enigmoj. Nu, pri la strangetaj faktoj kaj cirkonstancoj ekde p.41-42 mi tuj ekhavis hipotezon, firmiĝintan ĉe p.120 kaj 155 – sed la aŭtoro nenion klarigas, eble opiniante tion negrava, ĉar similaĵo jam estis traktita en “Marina”. El tute kredinda rakonto ekde p.88 alia enigmo aperas ĉe p.120 kaj klariĝas – eĉ se tute nekredeble – ĉe p.132 kaj sekvaj. La vivo estas pli varia ol niaj imagoj pri ĝi...

Roger fine fiaskas pri sia membiografia romano kaj revenas al kutima verkado de detektivaĵoj. La librofino estas “malfermita” kiel laŭmodas nun, tamen sur lastaj paĝoj aperas tute neatendita “happy end” aŭ almenaŭ espero pri tio.

Samkiel en plifruaj libroj, la lingvaĵo de Sten Johansson fluas libere kaj vere ĝuindas. Li tute konvinke imitas fuŝetan parolon de enmigrinto (pp.102, 141, 159, 162, 164), de bebo (p.106-107) ks. “Disviva rilato” (p.20), ankaŭ “disloĝantino” (p.88); “kristema” (p.24); “li ne renkontis [ŝin] de eterno” (p.35), “tio estis antaŭ eterno” (p.187)... Interese, ĉu rusa vorto “daĉo” (p.47) jam iĝis komuna kaj komprenebla por ĉiuj? Eble jes, ĉar menciita en 5 diversaj vortaroj. La prefikso “fek-” aperas plurloke kaj jam perceptiĝas tute nature. Trafaj spritaj komparoj: “gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa” (p.58); “diskuti kun Annika similas provon marĉandi pri la prezoj en ŝtata alkoholvendejo” (p.84); “la kranio sentiĝas kiel sekigmaŝino” (p.118); “liaj pensoj neeviteble revenadis al ŝi, kiel la lango al difektita dento” (p.161). Glosoj librofine por mi superfluas, tamen povas utili al malpli sperta leganto. Kvankam eĉ komencanto (se sagaca) facile konjektos, ke “telefon-zombio” estas piediranto plene profundiĝinta en sian poŝtelefonon...

Valentin Melnikov

 

 

Reen al:

El ombro de l’ tempo Sten Johansson Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo