TTT-ejo de UEA

Esence teorie kaj erotike

Ordeno de verkistoj. Romano (1985). Karolo Piĉ (1920-95). Saarbrücken: Iltis, 1997. 382p. 21cm. EUR 33,90.

La libro kategorie nomas sin romano, ma (sed) esence klasiĝas kiel ak (kaj) teoria libro ak (kaj) ties eksperimentaĵo. Ĝi resumas la ideojn de Piĉ, kiu preskaŭ finverkis ĝin en 1983, sed ĝi eldoniĝis post lia forpaso.

La romana situacio allogas: milionulo-esperantisto aĉetas eksmonaĥejon de la piarista ordeno en Litomiŝlo, Ĉeĥio, kaj faras ĝin "Ordeno de Verkistoj" -- ejo kie e-istaj aŭtoroj vivas por produkti pliajn verkojn; tie pasas du jaroj. Laŭ mi, bona fikcio havu realecon en la detaloj, malgraŭ aŭ graŭ la situacio. Tial min frustris la romano; la Ordenaj gevivantoj interesiĝas, krom pri esperantologio, nur pri subjupo kaj subkalsono. Ĉu la aŭtoro ne havis alion ol erotikon por priskribi homajn vivojn? Rolas pluraj inoj kaj viroj, sed ili dividas sin por paroli la aŭtoran tezon poiome, apenaŭ kun individua personeco.

Kion diras do la aŭtora tezo? Ĝi pledas por matura Esperanta kulturo, en kiu rolu Esperantaj verkistoj. Brave, tamen tio signifis al Piĉ enkondukon de multaj neologismoj, (kiel ma kaj ak) glositaj en 36 paĝoj. Mi akceptas manplenon da eŭproponoj (aŭ "bonaj" proponoj) miaguste -- kaj guston oni rajtas kontesti. Sed mi ne trovas pravigon, ekzemple, por friŝtiko, deĵeno, ceno (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo). La libron tralegos nur iuj, kiuj sen vortaro komprenas, ni diru, Auld-aĵon; pri tio eĉ fierus la aŭtoro.

Resume, la libro indas aŭ al teoriuloj pri Esperanta kulturo, aŭ al amantoj de Kaloĉajeska -- t.e. Peneter-eska -- erotiko.

Sibayama Zyun'iti - Japanio

 

Reen al:

Ordeno de verkistoj Karel Pič Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo