TTT-ejo de UEA

Kontribuo al kulturota kampo

Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj prozaĵoj. William Auld. Rotterdam: UEA, 1997. 6+342p. 21cm. 42,00 gld.

Ŝajne misgvidas la titolo de ĉi libro, enhavanta artikolojn aperintajn tra la jaroj dise en magazinoj. Sed nur ŝajne. Pajleroj kaj stoploj el ĝenerala vidpunkto ja estas malgravaj restaĵoj de ĉefa kultivaĵo. Tamen, ekologie tiuj restaĵoj estas ege gravaj; ili reenkorpiĝas en la grundo, kaj iliaj elementoj kontribuas al la pliriĉiĝo, al la novala fekundeco de kulturota kampo. Espereble tiel same efikos ĉi kolekto sur la Esperanta lingvo-kampo, riĉigante ĝin per siaj ekzemploj kaj konsiloj, prepare al fruktodona kreskaĵaro liveronta sanan kaj abundan rikolton.

Ĉirkaŭ trionon okupas "Eseoj", ĉiu el ili vera lekcio pri iu gramatika aŭ literatura punkto, ekz. bonega superrigardo pri niaj prozaj tradukoj; ankaŭ ne mankas tiuj rivelantaj la filozofian sintenon de Auld fronte al la vivo kaj al niaj misjuĝantoj. Inter la sep "Rakontoj" troviĝas la perfekta satiro Ĉu li venis utopien? "Tradukoj" (prozaj), kiu okupas plian trionon de la kolekto, enhavas la klasikan Pri metriko de Ezra Pound. Ege grava estas la lasta parto: "Libro-kulturo", konsistanta el recenzoj kiel ili devas esti verkitaj: neniu superlaŭdo nur ĉar temas pri Esperanta literaturaĵo, neniu "erumado" -- kiel li mem nomas la ĉikanadon de malica kritikanto --, sed ekvilibre sobra juĝado pri la trafoj kaj maltrafoj de la aŭtoro. (Pardonu la kontraŭdiron, sed malgraŭ Ŝerloka lupeado, ĉi tie mi trovis neniun maltrafon.)

Feliĉe, ĉiuj ĉi verkoj, ofte ne plu alireblaj, estas nun kolektitaj en unu sola volumo, kiu devas fariĝi noktotabla konsultlibro de ĉiu Esperanta literaturisto.

Leopoldo Knoedt (Brazilo)

 

Reen al:

Pajleroj kaj stoploj William Auld Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo