TTT-ejo de UEA |
Prefere diru malmulte, sed bone
Valentin Melnikov Revuo Esperanto julio 2019 Perversaj rilatoj. Victor Sadler. Nov-Jorko: Mondial, 2015. 65 p. Prezo
ĉe UEA: € 9,90 Victor
Sadler estas ne nur multjara movada aktivulo (redaktoro de la revuo Esperanto
1962–74, Ĝenerala Direktoro de UEA 1980–83 kma.) sed ankaŭ
atentinda poeto. Lia unua poemaro, iom stranga, “Memkritiko”, aperis en 1967.
Poste li verkis nemulte – aŭ eble tre zorge kribris siajn verkojn
antaŭ publikigo. Tamen 12 liajn poemojn W.Auld elektis por Esperanta
Antologio (dua eldono 1984). La nova poemaro Perversaj rilatoj: versaĵoj 1977–2015
aperis nur en 2015. Estis planita, ĉ. 1985, eldono de Sadlera poemaro
ĉe “Fonto”, sed la aŭtoro mem “pasive rezistis” al tio. “Mi emas
kredi, ke ekzistas la ĝenerala leĝo belarta, [...] ke la plimulto el
oniaj verkoj ne meritas publikigon.” Jen valora ideo por multaj niaj
poetoj! Se dum preskaŭ 40 jaroj la poemoj proponataj al ni okupis fakte
nur 50 paĝojn, do certe dum nur deko da jaroj ne akumuliĝis
sufiĉe da indaĵoj. En la antaŭparolo la aŭtoro asertas, ke “...ekzistas
du specoj de poezio. Unu speco parolas al difinita persono. [...] La alparolato
povas esti ankaŭ la poeto mem, sed en alia tempo. [...] La alia speco
[...] parolas de unu persono al multaj, kiel libro aŭ radio-elsendo. Poeto
[...] estas kiel vendisto krianta en bazaro. Li [...] kredas, ke ie devas
ekzisti interesiĝo pri liaj varoj; li nur ne scias, kiu [...] fariĝos
kliento. [...] Mia vasta, nekonata legantaro eble do fartos kiel homo kiu
elektis la ĝustan telefonnumeron sed ricevis miskonekton al intima,
eĉ perversa konversacio de fremduloj, plena de enigmaj aludoj.” Oni (precipe iber-skolanoj) scias mian malŝaton al la
“avangarda” senrima-senritma poezio, sed ĉi-foje, malgraŭe, mi estas
ravita. (Tamen, krom senformaj poeziaĵoj, la libreto enhavas 2 verajn
sonetojn, kaj 5 kvazaŭsonetojn – sen rimoj, sed kun perfekta ritmo.)
Multaj el la eroj de tiu poemfasko citeblas, mi elektu la plej-plejajn: Mi / (kiam en la kuniklejo de via sako / vi furioze fosas pro
bileto, kiu / tre verŝajne jam eskapis) / amas vin. // (Kien, cetere, vi
metis / mian koron?) (p.14) – probable ĉiu edzo konsentos, almenaŭ en
animprofundo. “...ni rearanĝas nin por dormo / en pozo simbioza,
kiel siama bebo” (p.18); “... vi riproĉas min pro “romantiko”, /
kvazaŭ, spite ĉiujn onidirojn, / mi havus koron” (p.21); “ni
paŝas en la ritmo de koito” (p.23); “ŝminkon vi ne bezonos, se
sufiĉos / soneto por ruĝigi viajn vangojn. / Ĵetu do la spegulon
– prenu min!” (p.27)... vere feliĉas tiu, kiu povas tiel paroli pri
sia amo! Sed
aliflanke: “...ĉu vi konsideris, dudekjara, kiel / mallonge daŭras
“daŭre”?” (p.15); “...min efektive ĝenis, / vojaĝantan
inter viaj tempoj, / ke al via “ami” mankas futuro” (p.58, poemeto kun
frapa titolo “Ata/ita”). Kaj, aliteme, en la poemo “Homo” (p.59) post plurfoja
refrena ripeto “Kiel agrable esti homo!”, kun kreskanta impreso pro
ripetiĝantaj rimoj, unu lasta linio draste ŝanĝas la etoson. Victor Sadler majstras la lingvon. Esprimoj kiel “ni
blinde tien-kaj-reenas” (p.23); “mia seruro sopiradas vian
malŝlosilon” (p.34); “pendigis Vintro siajn glaciŝtrumpojn”
(p.46) – aldonas freŝon al la suprecititaj pecoj kaj kreas unike propran
etoson. Verdire,
kelkaj poemoj (tiuj sur pp.42-44,60) restis por mi nekompreneblaj. Probable mi
trafis eldirojn “perversajn”, t.e. adresitajn ne al mi. La aŭtoro avertis
ja. Eble vi komprenos tion, kion ne komprenis mi... W.Auld en letero al V.Sadler (de 1982, citita en la
antaŭparolo) skribis: “Eble vi taksos min kiel lupanoncintan knabeton,
kiam mi esprimas al vi mian raviĝon pro viaj novaj poemoj. Sed kredu min:
inter tiom da straso subite aŭroras al mi via aŭtentiko.”
Apenaŭ io aldoneblas al la vortoj de nia skota majstro...
Reen al:
|