TTT-ejo de UEA

Nature, kulture, amore

Neniu povas ŝanĝi hieraŭon. Aira Kankkunen (1928). Göteborg: la aŭtoro, 1996. 63p. 21cm. 7,50 gld. Pluralogo. Vimala Devi. Thaumiers: La KancerKliniko, 1996. 79p. 21cm. 16,50 gld. Vino, viroj kaj kanto. Eli Urbanová (1922). Chapecó: Fonto, 1995. 60p. 21cm. Ilustris Richard Fremund. Fonto-Kajeroj 16. 10,80 gld.

Tri poemaroj traktendaj unurecenze -- ĉu estas necese artifiki por submeti ilin al sama temo? Kaj se temas pri tri poetoj virinaj? Ĉu la sekso povas difini aŭtorojn, ĉu ĝi vere kapablas krei komunajn trajtojn? Ni foliumu.

Aira Kankkunen, Suomi-devena, observas de sur sia balkono en la sveda Göteborg la naturon ĉirkaŭ si. Arbo, burĝono, branĉo, birdo, nesto k.s. estas vortoj preferataj; la subtitolo "Meze de pomarboj kaj leontodoj" plej bone spegulas la temaron. Sed la tekstoj ne estas simplaj naturpoemoj. La aŭtorino sukcesas enigi en la liberformajn, senrimajn poeziaĵojn sian propran personecon, tamen elformante ĝenerale validajn etosojn, kiujn ne nur naturŝatantoj aprezos.

Vimala Devi, el Portugalio, verkinta ankaŭ en la kataluna kaj la hispana, estas krome pentristino kaj tradukis pli ol 50 librojn. En tiu ĉi sia unua Esperanta libro ŝi ie skribis "... kaj ni palpas la defion de novaj konceptoj". Ŝiaj novaj konceptoj baziĝas sur la tuta fono de la eŭropa kulturo, aludas poetojn kaj pentristojn, historion kaj filozofion. La tekstoj ne havas rimojn kaj ne sekvas firmajn formojn, estas ofte tre densigitaj, neniu vorto troa, originala la stilo, personecaj trajtoj -- la poetino facile troviĝus inter renomaj nacilingvaj kolegoj.

Eli Urbanová, ĉeĥino, laste furoris pro aŭtobiografia romano. Ankaŭ ŝia poemaro rakontas el ŝia vivo, precipe pri ties partoj amaj kaj amoraj. La tekstoj plej ofte aspektas rimitaj kaj firmaritmaj, sed multaj devioj demandigas ĉu intencaj aŭ hazardaj estas tiom da licencoj. La lasta poemo reklame promesas "... multe pli pezajn kalibrojn" en la supre menciita romano. Nu, kiu ŝatas memnudigajn tekstojn poeziforme, trovos certe en tiu ĉi poemaro ion konvenan. La libreton akompanas belaj plumkrajonaj vinjetoj, kelkaj eĉ plurfoje utiligitaj.

Oni ne bezonas longe cerbumi por konstati ke komunaj trajtoj forme kaj enhave tute malestas. Estus ja ridiga opinio ke virinoj estas submetitaj al samaj konceptoj kaj sentoj. Ĉiu el la tri libroj estas bele presita, eksteraĵe/kovrile inda, parte kun antaŭparolo, biografio, glosaro, preskaŭ sen lingvaj kaj kompostaj eraroj. Jen ja hazarda triopo, tamen pruvanta ke ankaŭ nuntempe en Esperantujo serioza poezio ne estas la laborkampo sole de viroj.

Franz-Georg Rössler (Germanio)

 

Reen al:

Neniu povas ŝanĝi hieraŭon Aira Kankkunen Pluralogo Vimala Devi
Vino, viroj kaj kanto Eli Urbanová Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo