TTT-ejo de UEA
 

Poemoj

C.C.G.

Revuo Esperanto 1961

Eugeniusz Matkowski: POEMOJ* Eld. Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Rio de Janeiro, Brazilo, 1961. lOOp. 18 X 14. Prezo : 3 gld. (12 steloj).

“Ne ... poeto mi ne estas,
mi poeton nur imitas.
Tiun nomon mi protestas,
mi ĝin tute ne meritas.”
(p.63)

Jes, li pravas, laŭ kion de li oni kolektis en tiu ĉi libreto, li pravas, la pionira, naiva, blankanima Matkowski. Fakte, oni aperigis, de li, preskaŭ nur porokazajn rimojn : versajn leterojn. paroladetojn ĉetombajn (kiom multajn !), salutojn, toastojn. Kaj tiom supraĵe oni traktis lin, ke en antaŭparolo oni eĉ misformis lian nomon kaj nomis lin Blatkowski. Tiu ĉi honesta versfaranto ne meritis tion. Mi havas ian senton, ke li ne estas nur tia, kia li prezentiĝas en tiuj ĝuste ritmantaj, sed longe trenataj versaĵoj. Meze de primitiv-romantismaj Gloraj Celoj, Verdaj Lunoj kaj — kompreneble — Steloj, Majstraj tombejoj, Sanktaj Veroj kaj Geniaj Verkoj, briletas la animo de Matkowski, kiu kredas, malgraŭ ĉio, al la kara spirita surŝarĝo de nia movado : la Interna Ideo, la Frateco Homara, kaj kiu suferas kaj ribeliĝas kiam la homoj neniel montriĝas taŭgaj por tio kaj respondas, al lia milda, manetenda alvoko, per “strat-filozofio” kiu detruas acide eĉ la purecon melankolian de Chopin-a muziko. Tie kaj tie, poezia fadeno kunligas la versojn : kaj li aperas poeto kiam li timas la stratodrakon pretan senkapigi proprajn diojn, la homamason amorfan : “sufiĉas nur, laŭ mia ŝajn’/ke donu signon iu ajn”; aŭ kiam li dialogigas Teron kaj Lunon : ĉi tiu preta akcepti la teranojn, tiu admona kaj malĝoje anstaŭscia; aŭ kiam, inter multaj, troaj versoj, elstaras subita imago, bildo, sparko de poezio : “Ŝutiĝas folioj---ŝtonpezaj minutoj/ ekfalas senbrue viv-maron bru-tromban”.

Kaj tiam oni povas bedaŭri, ke la versojn de Matkowski, ke lian ne elstaran, sed helan, honestan, lojalan personecon, prezentas tiom malbone aranĝita presado.

C.C.G.

 

Reen al:

Poemoj Eugeniusz Matkowski Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo