TTT-ejo de UEA

Rava sincero de la junaĝo


apr 1977:

Recenzas Vilmos Benczik (Hungario):

Rimleteroj, de M. Boulton kaj W. Auld. Manĉestro: Esperantaj Kajeroj, 1976. 93p. 15cm. ISBN 0 9505 323 0 4.

”La emociojn mi malfidas / ... instinktojn mi racie bridas.” — rondelas Auld al Boulton la 19an de oktobro 1953, kaj ŝi replikas jam la sekvan tagon: ”Je emocio kaj racio / Ĉiam restados mia fido. / Mi volas vivi nek en frido / Nek en senbrida histerio.” Simile al la supraj versoj tra 84 rondeloj daŭras la kurioza korespondado inter W. Auld kaj M. Boulton dum proksimume ok monatoj en la jaroj 1953 kaj 1954. Ili ambaŭ estis junaj: ĝuste nur atingontaj sian tridekan jaron. Auld jam havis bone bazitan reputacion en la Esperanta literaturo kiel ”kvaropano”, kaj tiutempe li laboradis interalie super La infana raso, dum Boulton certe ordigis siajn poemojn por la baldaŭ aperonta potenca Kontralte. Tiamaniere do estas aparte interese trastudi tiun ĉi ankaŭ forme unikan korespondadon por ĉiu studanto de nia literaturo, ja la 84 rondeloj de la du poetoj ebligas ricevi riĉajn informojn pri la pensoj kaj zorgoj, kiuj tiutempe okupis la du poetojn.

Sed oni ne supozu, ke tiu ĉi kolekto estas alloga legaĵo nur por literaturistoj. Auld kaj Boulton estas personoj intelektaj, kun pensado sufiĉe simila, por ke vera amikeco povu disvolviĝi inter ili, tamen sufiĉe malsimila, por ke ili ne simple regurdu la pensojn de la korespondanto. Auld estas karaktero pli juneca, revolucia; li ne volonte akceptas kompromisojn, kaj respektas nur la racion. Male, Boulton montras paciencon al la establiĝintaj valoroj de la socio, kaj entute rilatas al ĉio pli prudente, pli kompreneme. La tono de la rondeloj estas tre varia: kelkaj gaje flirtas, aliaj ombre filozofiumas, sed senescepte el ĉiuj radias la rava sincero kaj senpereco de la junaĝo. Same vasta estas la temaro: krom grandaj filozofiaj problemoj aperas abunde ĉiutagaj zorgoj (monomanko, ktp.), etaj ĝojoj. La korespondado ne dece fermiĝas, kiel tio okazas al zorge preparitaj ”literaturaj korespondadoj”, sed simple interrompiĝas (almenaŭ rondelforme), kiel tio ĝenerale okazas en la reala vivo. Videble neniu el la korespondantoj okulumis al la ”eterneco”, sed ili verkis la rondelojn vere unu por la alia.

Jen, agrabla poezia legaĵo por ĉiuj parolantoj de nia lingvo: ĝue legos ĝin eĉ personoj, kiuj ne volonte rompas al si la kapon per digestado de nia komplika moderna liriko. Kaj fermante la volumeton, la recenzanto senvole pensas pri tiu giganto de la Esperanta literaturo, kies Rimportretoj verŝajne donis la instigon por komenci tiun ĉi ludeseriozan korespondadon: pri Kálmán Kalocsay.

 

Reen al:

Rimleteroj Marjorie Boulton William Auld Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo