TTT-ejo de UEA
 

Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro

Gerrit Berveling

Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.

Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.

En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.

PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.

Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.

LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo …

DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.

 

Reen al:

Flugi kun kakatuoj Paradizo ŝtelita La fotoalbumo Dio ne havas eklezion
Trevor Steele Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo