TTT-ejo de UEA

De siberia realo ĝis mediteranea revo

La sfinkso de steplando. V. A. Glazunov. Chapecó: Fonto, 1988. 111p. 21cm. 14,40 gld.

Insulo de revoj. Manjo Austin. Pizo: Edistudio, 1989. 93p. 21cm. 27,00 gld.

Du libroj, similaj kaj malsimilaj. En ambaŭ ni vojaĝas, vidas, sentas ĉion el la homa subjektiveco de la rakontanto. Ambaŭ same plenas je riĉaj, bildigaj priskriboj. Ambaŭ trovas dramon ne sur la monda scenejo, sed en la teatroj de ĉiutaga vivo. Ambaŭ forte ligiĝas al loko, medio kaj ties etoso. Kontraste, unu estas romano; la alia, novelaro. Unu pri "okcidentanoj", la alia pri la "oriento". Unu plejparte sukcesa, la alia malpli.

La sfinkso de steplando loĝas fore en centra Azio. Necesas iom da peno por atingi ŝin. Ni devas tralabori unue eneŭropan rakonton pri homoj en la dua mondmilito. Tiu simpla rakonto de homa malbonego, boneco kaj Esperanto portos larmojn al kelkaj (ekzemple al mi), kaj kraĉemon al tiuj kiuj malŝatas verdisman sentimentalon. Ne haltu tie, nia celo estas oriente. Ni migru preter la rivero Don', paĉjo al la rusa popolo. Tie ni renkontos nian gvidanton, scienciston kiu studas diversajn regionojn kaj transdonas al ni siajn spertojn. Pere de li ni renkontas la homojn kaj la teron, la viglan spiriton de la regiono. Sed antaŭen. La sfinkso atendas nin.

Fine ni atingas la stepon. En tiuj rakontoj pleje floras la libro. Per simpla, rekta stilo, nia sciencisto montras al ni kion li trovas: popolajn saĝon kaj miton, personajn timon kaj kuraĝon, pejzaĝajn belon kaj danĝeron, homan vivon. Tiuj rakontoj enhavas misteran kombinon, kiu igas la legadon ĝuplena dum ili enigas nin en alian malfremdiĝantan kulturon. La sfinkso ja estas tie, ni sentas ŝian animon malantaŭ ĉiuj okazaĵoj. La simpla, rekta stilo perfekte harmonias kun tia vivmaniero de la loĝantaro. Trudas sin pluraj neologismoj kvazaŭ malgraciaj fremdaj turistoj kiuj perdiĝis survoje al sia luksa hotelo. Feliĉe, ili kaj kunvojaĝantaj preseraroj, malglataĵoj kaj dubindaj gramatikaĵoj ne tro oftas.

Malsamspeca vojaĝo portas britinon al itala insulo de ŝiaj revoj. Facila flugo portas ŝin al la domo de amikino. Facile ŝi lasas edzon, infanon kaj facilan vivon por ferioj sur la rave bela meditaranea marbordo. Rapide ravas ŝin la vivo tie, kaj, speciale, specifa viro. Kio okazos?

Oni diras ke nenio kondamnas kiel malforta laŭdo. Tio embarasas min, ĉar mi ne vere volas kondamni, sed tamen mia reago al la libro estas ĉefe plendetoj kaj laŭdetoj. Jen pozitivaj aferoj: flua stilo, belaj imagoj, bonaj priskriboj. La intrigo disvolviĝas trankvile, taŭge al la feria etoso. Milde erotikaj epizodoj plaĉas. Nia britino Teresa intime kaj profunde priskribas siajn sentojn kaj emociojn. Sed tuj venas plendetoj. Ĉu la verkisto vere laboras por tabako-firmao, aŭ ĉu estas alia kialo ke oni priskribas fumadon tiom detale, sur preskaŭ ĉiu paĝo? Kiel Teresa povas tiom facile forlasi siajn morojn kaj kutimojn? Kaj inverse, ĉu ŝi povos reeniri la familion, sen ajna problemo, kiel implicas la fino? Ĉu la sentoj kaj emocioj, tiom bele priskribitaj, estas fine kredeblaj? Ĉu la multaj anglismoj aperas intence? Kial Esperantlingva Verkista Asocio kaj Edistudio elektis tiun libron por sia unua kunlabora premio/eldono? Ĉu estas io en la libro kion mi maltrafis?

Malgraŭ tiuj demandoj, mi ĝuis la legadon. La plendoj ne malhelpis la fluan pasadon de la paĝoj kaj eventoj. Mi ŝatis la rolulojn. Min altiris la mensbildoj. Estas ja bela revo. Eble taŭgas por legado dum la longaj horoj de ferioj en fremda lando, intrigo sen surprizoj kaj sen dramo, legata sur bela, varma strando, sub bluega ĉielo . . .

Nia vojaĝo tra du mondoj, du libroj finiĝas. La unua: sukcesa kaj plaĉa libro, iom pli profunda ol oni unue pensus. La dua: malpli sukcesa, malpli profunda ol la eldonistoj supozis, sed tamen, se vi foje deziros revi, plaĉa.

Derek Roff (Usono)

 

Reen al:

La sfinkso de steplando V.A. Glazunov Insulo de revoj Manjo Austin
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo