TTT-ejo de UEA

 

Feliĉo kaj perdoj

Jorge Camacho

Suno kaj ombroj, de Rejna de Jong, eld. Flandra Esperanto-Ligo (FEL), Antverpeno, 2002, 75 p., ISBN 9077066020

Ekzistas en Esperantujo la kutimo paroli pri esperantaj kulturo kaj literaturo fenomene kompareblaj kun la kulturoj kaj literaturoj naci-lingvaj (kion mi ne kundividas, sed ni ne diskutu tion ĉi-recenze[1]), kaj sekve ekzistas ankaŭ la emo klasi la E-aŭtorojn en grupojn ricevantajn la prestiĝan nomon “skolo”, antaŭatan de lok-indiko, prefere du-majuskle: la Budapeŝta Skolo, la Skota Skolo ktp.

Laŭ tiu maniero pensi, oni povus paroli pri nederlanda skolo, kaj eble iu jam faris tion pli frue, ĉu en Esperanto en perspektivo aŭ en Gvidlibro por supera ekzameno (mi pigras kontroli). Al tia loza grupo de aŭtoroj apartenus (i.a.?) la britiĝinta Albert Goodheir, Rejna de Jong kaj Gerrit Berveling.

Sendepende de la akcepto de tiu vidpunkto, la personaj kaj verkaj ligoj inter Goodheir kaj Rejna de Jong estas tute klaraj kaj evidentaj, i.a. pro la publikigo en 1994 de ilia komuna poemaro Nordmara duopo, kies plej granda parto konsistas el poemoj jam pli frue aperintaj en aliaj poemaroj sam-aŭtoraj[2].

La poemoj de Rejna de Jong ne estas mondo-, tempo- aŭ lingvo-skuaj. Ŝi verkis simple kaj serene, same stile kiel enhave, pri temoj al ĉiuj konataj, kaj ĉi-rilate mi simple kopiu la priskribon en la reta katalogo de la libroservo de UEA: “Originala poemaro pri feliĉo, pri rememoroj, pri la naturo; poemoj pri malpaco, pri poluado, pri komerco kaj konsumado, pri atomenergio kaj pri Eŭropo”. Al kio mi aldonus elementon nepre atentindan en ĉi kolekto: “pri perdo (de karulo)”.

Iuj povus nomi ŝin do “minora poetino”; persone mi bedaŭras ke la averaĝa nivelo de versaĵoj orginale verkitaj en Esperanto tro ofte ne atingas tiun de ŝiaj poemoj. En ŝiaj verkoj, la versoj fluas sen tordoj kaj rebusaĵoj, ĉu en poemoj rimitaj, ĉu en senrimaj, kvankam disfoje, en la fina parto de tiu ĉi libro (La homo kaj la naturo), legeblas iuj poemoj ne tiom sukcesaj, iomete tro kliŝaj aŭ prozecaj, kiel Bio-industrio (p. 64), Nukleaj centraloj (p. 68) kaj Iam (p. 69).

Lasta rimarko: la libro Suno kaj ombroj estis presita per la litertipo Bauhaus (aŭ iu tre simila). Persone mi ne ŝatas tian litertipon. La litero a facile konfuzeblas kun o: ekzemple, sur la 5a verso de la poemo Post la pluvo (p. 20), ĉu temas pri “lumantaj”, “lumontaj”, “lumantoj”, “lumontoj”? (mi scias: “lumantaj”; tamen ĉi tia litertipo malhelpetas fluan legadon, kvankam ŝajnas ke la uzo de alia samtipara disponebla a certe solvintus la problemon).


[1] Tamen mi kopiu ĉi-sekve por pripenso fragmenton el komento de Jouko Lindstedt en Facebook al artikolo de Ken Miner La neebleco de priesperanta lingvoscienco: “Socilingvistike veras, ke Eo malhavas kompaktan lingvokomunumon kun denaskaj parolantoj, kiuj uzus kaj regus la lingvon pli-mapli unuece. En tio Eo similas al multaj minoritataj lingvoj” (la artikolo legeblas ĉe riviste.unimi.it/index.php/inkoj/article/view/838). Kaj, por kontrasto, mi aldonu komenton de Bertilo Wennergren al alia temfadeno en Facebook pri la lingvoj malplej parolataj: “Esperanto certe ne havas unu milionon da fluparolantoj. Por atingi tiun nombron oni devas streĉi la difinon al io simila al "persono, kiu povas iomete paroli Esperanton" aŭ eĉ al "persono, kiu iam iom lernis Esperanton". Da fluparolantoj ekzistas kelkaj miloj, maksimume.”

[2] Laŭ mia kalkulo, el la 19 poemoj de Rejna de Jong en Nordmara duopo (1994), 7 venas el Divershumore (1980), 6 el Facetoj (1984), kaj 5 aperis poste en Suno kaj ombroj (2002).

 

Reen al:

Suno kaj ombroj Rejna de Jong Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo